Memorigloko Thomas Müntzer (Mühlhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La centra Mario-kirko, samtempe Müntzer-memorigloko.
La interno de la kirko.

La Memorigloko Thomas Müntzer (germane: Müntzergedenkstätte St. Marien) troviĝas en la Mario-kirko en Mühlhausen.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Mario-kirko sur la monteto de la supra urbo dominas en la urbokerno per tre alta meza turo. Ĉiam ĝi ludas rolon gravan en la historio de la urbo. Mezepoke la imperiestraj decidoj estis proklamitaj kaj realigitaj tie ĉi kaj troviĝis la tombejo de la elstaruloj. Thomas Müntzer predikis en la Kirko de Nia Sinjorino, okazis la Princaj tagoj kaj la malolda Johann Sebastian Bach ludis la orgenon. Ĝis hodiaŭ la kirko gravegas kiel arkitektura kaj historia monumento, kiel Müntzer-memorigloko kun ekspozicio pri la teologo Müntzer, kiel renkontiĝloko kun kulturaj kaj artaj aranĝoj, kiel loko spirita.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Famiĝis la konstruaĵo (la tria post du romanikaj antaŭulaj) danke al la bildoserio de la suda transepto, kio unikas en la germana artohistorio de la 14-a jarcento. Inter la inventaro nombriĝas i.a. mezepokaj vitraloj de la Alta altarejo, la Sauer-orgeno (unu el la plej grandaj historiaj muzikinstrumentoj de Turingio), la en 1989 farita Müntzer-sekcio en la norda flanka altarejo.

Muzeo en la turo (gipsaĵoj de la novgotika skulpta ornamaĵo kun ekspozicio pri la mezepoka ŝtonskulptistaj atelieroj) kaj la sakristio estas aliaj partoj kiuj donas interesajn enrigardojn en la miljaran arkitekturan historion de la preĝejo. La venerinda pietato de la fama pilgrimejo Klüschen Hagis eble originas de la mühlha sen-a Mario-kirko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 120

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo. Arkivigite je 2015-05-19 per la retarkivo Wayback Machine