Memorigloko Todesmarsch im Belower Wald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memoriga monumento de 1975.

La Memorigloko Todesmarsch im Belower Wald (laŭvorte: Marŝo de morto en la Below-arbaro) proksime de Wittstock (Dosse) (Belower Damm nr. 1) faritis en pieca memoro de koncentrejanoj senditaj al t.n. marŝoj de morto dum la lastaj tagoj de la Dua mondmilito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam la fronto pli kaj pli retiriĝis okcidenten SS-taĉmentoj sendis pli ol 30.000 koncentrejanojn de la koncentrejo Sachsenhausen nordokcidenten kolone por ke ili ne estu liberigitaj fare de la alproksimiĝintaj soldatoj de la Ruĝa Armeo. Por la plejmulto tiu agado finiĝas feliĉe per la liberigo inter la 3-a kaj la 6-a de marjo 1945 en la regiono de Parchim-Ludwigslust-Schwerin. Centoj dumvoje senfortiĝinte tamen murditis.

De la 23-a ĝis la 29-a de aprilo la plej granda parto de la marŝgrupoj (pli ol 16.000 arestitoj) kolektiviĝis en la Below-arbaro je 10 km norde de Wittstock. Sen loĝejo kaj manĝo ili tranoktaĉis en la arbaro malantaŭ ĉirkaŭbaraĵo kaj gardostarantoj. La komandantoj loĝis en la t.n. Hirten-domo situanta ne longe for, la koncentreja estro Anton Kaindl kun akompanantoj etan tempon en Below mem.

Post intertraktoj oni permesis al delegitaro de Ruĝa Kruco disdoni nutraĵojn kaj instali en la najbara vilaĝo Grabow modestan lazareton.

La nuna muzeo.

Historio de la memorigloko[redakti | redakti fonton]

Post profunda aliaranĝo la memorigloko reinaŭguritis en aprilo de 2010 pro la datreveno 65-a de la liberigo. Centre estas ĉ. 20.000 kvadratmetrojn granda arbara areo. Multaj arboj portas ĝis hodiaŭ epigrafojn faritajn de arestitoj. Sur altebeno apud la arbaro estas nun la nova ekspozicio sub libera ĉielo kun la titolo April 1945: Der Todesmarsĉ der Häftlinge des KZ Saĉsenhaŭsen. Sur steloj el vitro oni informitis per tekstoj, fotoj, dokumentoj, desegnoj kaj raportoj de travivintoj pri la forlaso de la menciita koncentrejo norde de Berlino, pri la kondiĉoj de la marŝo de morto, pri la bivakado neprotektita kaj la liberiĝo finfina. Malantaŭ vitrino troviĝas temorilataj elfositaĵoj el la Below-arbaro.

En la iama muzeo, kiu ege damaĝitis en la 2002-a jaro fare de dekstraj radikaluloj estas nun pedagogia ateliero. Respondecas pri la memorigloka koncepto la fondaĵo Brandenburgische Gedenkstätten.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]