Memortabulo de Sándor Giesswein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memortabulo de Sándor Giesswein dekstre - 2012.

La memortabulo de Sándor Giesswein de urbo Dombóvár estis inaŭgurita okeze de la 125-a naskiĝdatreveno de lingvo Esperanto. La festo okazis la 14-an de aprilo 2012 en Dombóvár ĉe la okcidenta fronto de katafalko de katolika tombejo en la strato Rákóczi. La nombro de esperantalioj instalitaj en Dombóvár plimultiĝis.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Ĉi-jare estis 111 jarojn de tiu, ke la unua esperantisto de Dombóvár György Lehman kaj 100 jarojn de tiu, ke la unua furora esperantisto de Dombóvár György Gyöngyössy dr. naskiĝis. Sándor Giesswein petis la poeton László Szepessy naskiĝinta en urbo Dombóvár por skribi la marŝon, titolita Riadó, de kristanismaj socialistoj.[1] György Lehman pere de Sándor Giesswein [2]konstantigis la lingvon Esperanto en Dombóvár.

Inaŭguro de memortabulo[redakti | redakti fonton]

La 14an de aprilo 2012. estis la 95a mortodatreveno de Lazar Markovics Zamenhof, esperante konata kiel Lazaro Ludoviko Zamenhof. Okaze de tio estis farita en la amplekso 40cm x 40cm x 2cm kvadratforma memortabulo pri Zamenhof el granito, kiu estas pendita sur la muro de oficejo de HEA (Hungaria Esperanto-Asocio).
Okaze de inaŭgruo de memortabulo pri Sándor Giesswein (4a de februaro 185615a de aprilo 1923), kiu estis papa prelato, kanoniko, lingvisto, filozofo, membro de Hungaria Scienca-Akademio, prezidanto de Akademio Sankta Stefano, fondinto de hungaria, kristansocialisma movado; parlamentano de balotad-distrikto de Mosonmagyaróvár, fondinto de Internacia Paco Ligo de Esperantistoj, prezidanto de Hungaria Landa Esperanto-Asocio inter 1911 kaj 1923, la prezidanto de Sud-Transdanubia Regiona Esperanto-Fondaĵo Róbert G. Nagy salutis la partoprenantojn kaj parolis pri la aktualeco de la memortabulo, poste sekvis ankoraŭ pluaj hungaraj kaj esperantaj salutoj de György Nanovfszky honora membro de UEA, Enikő Zengő sinjorino Sereghy prezidantano de Hungaria Esperanto-Asocio, Ernő Könczöl delegito de Verda Stelo Esperanto Grupo en Eger kaj Csaba Valér Kőszegi sekretario de Sud-Transdanubia Regiona Esperanto-Fondaĵo, János Kirsch diakono de urbo Szekszárd, József Vízi Kriston prezidanto de Loko-historia Muzeo de Dombóvár kaj pastro István Jenő Rostás.

Esperantalioj[3] de Sándor Giesswein en Hungario[redakti | redakti fonton]

  • Budapest VIII. tombejo Kerepesi, 53-1-82. Nuligita tombo.
  • Dombóvár, Sur la muro de katafalko de katolika tombejo, memortabulo el granito.
  • Győr, Káptalandomb 7., Biblioteko de Teologia Altlernejo - busto el gipso.
  • Győr, Preĝejo de episkopa katedralo. Lia nuna tombo - memortabulo el ruĝa granito.
  • Mosonmagyaróvár, En la ĝardeno de preĝejo Sankta Gerardo - statuo.
  • Pécs, strato Papnövelde, Esperanto-parko . Memortabulo el granito.
  • Tata, Sur la fasado de pastrejo - memortabulo (placo Kossuth 15.)
  • Taksony, Sur la tegmento de preĝejo Sankta Anna - statuo de la iama Giesswein-tombo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Tradukaĵo[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Giesswein Sándor-emléktábla en la hungara Vikipedio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉi tiu peto okazis dum la komenco de 1900aj jaroj en Mosonmagyaróvár, la verko estis muzikita de Gábor Ertl .
  2. La prezidanto de Hungara Landa Esperanto-Asocio inter 1911-1923.
  3. Árpád Rátkai dr.: Esperantalioj en Hungario kaj en kelkaj translimaj urboj.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]