Memphis (Tenesio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Memphis - en Esperanto Memfiso - estas la plej granda urbo de la ŝtato Tenesio de Usono. La urbo situas en la pleja sudokcidento de la ŝtato, borde de la riverego Misisipo. Dum la jaro 2004 la urbo havis preskaŭ 672.000 enloĝantojn, dum 1 239 337 homoj loĝis en la metropolita regiono de Memfiso. Neformala urba nomo estas "The River City" (esperante, "La Rivera Urbo").

Memfiso estas unu el la metropoloj de la klasikaj "sudaj ŝtatoj" de Usono, kies farmoj, kiuj aparte kultivis kotonon, kiuj ĝis la Usona Enlanda Milito de la jaroj 1861 ĝis 1865 ekspluatis la laborfortojn de sklavoj perforte altransportitaj el Afriko. La urbo dum la tuta 19-a jarcento estis inter la plej gravaj merkatejoj por kotono. Ankaŭ post la enlanda milito, kies fino signifis finon de la sklaveco en Usono kaj civitanajn rajtojn por la eksaj sklavoj, demandoj de rasa diskriminacio restis gravaj en la urbo. Komence de la jaro 1968 la baptista pastro Martin Luther King venis vivi en la urbo kaj subteni la lukton de la afrikdevenaj civitanoj je maldiskriminacio kaj justaj sociaj ŝancoj. La 4-an de aprilo 1968 li estis murdita per pafo de nekonato, kiam li staris sur hotela balkono.

Ekde la alveno de la unuaj sklavoj el Afriko, la urbo estis centro de muziko, kiu estis tre influita de afikaj ritmoj kaj estis ebleco por la perfortitoj gajni psikan kontraŭbalancon al la granda premo de sklaveco. Pluraj muzikaj stiloj, inter alie la bluso, soulo kaj ankaŭ la rokenrolo, grave evoluis en la urbo. Inter multaj gravaj urbaj muzikistoj de diversaj muzikaj stiloj kaj jardekoj, la sendube plej konata estis Elvis Presley, kies vilao Graceland post lia morto iĝis muzeo pri li.

Loko de la urba teritorio de Memfiso (ruĝe) en la distikto (konteo) Shelby kaj de la distrikto (verde) en Tenesio

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj retaj paĝoj de la urbo (anglalingvaj)