Memstara operaca grupo "Silezio"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Memstara operaca grupo "Silezio" (pole Samodzielna Grupa Operacyjna "Śląsk") estis operaca grupo de la pola armeo, kreita la 21-an de septembro 1938 por konkeri la ĉeĥoslovakan parton de Teŝinio. Ĝi partoprenis ankaŭ konkeron de la ĉeĥoslovaka parto de Orava kaj Spiš, post kies faro ĝi estis malaktivigita.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La operaca grupo konsistis precipe el soldatoj de la 4-a, la 14-a, la 15-a, la 16-a, la 23-a kaj la 25-a infanteria divizio de la pola armeo kaj la 21-a divizio de montara infanterio de la pola armeo. En ties kadro agadis ankaŭ rajdista regimento kun sume 837 ĉevaloj, nove kreita el taĉmentoj de Grandpola rajdista korpuso kaj Pomeria rajdista korpuso de la pola armeo kaj ok skadronoj de la pola armea aviadilaro (el tio du skadronoj de malpezaj bombaviadiloj) kun sume 130 aviadiloj. La operaca grupo estis ekipita ankaŭ per 234 kanonoj kaj peza kirasita trajno. La suma nombra forto de la operaca grupo estis 35 966 viroj. Ĝia komandanto estis generalo Władysław Bortnowski.

Konkero de Teŝinio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio.
Dekreto pri ekskluziva uzado de la pola lingvo en la aneksita teritorio, eldonita en "Okcidenta Teŝino" fare de Leon Malhomme, delegito de la sileza vojevodo ĉe Memstara operaca grupo "Silezio"

Post sia kreo la operaca grupo estis koncentriĝinta en senpera proksimeco de la ĉeĥoslovakaj-polaj limoj kaj ĝi prepariĝis al atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.[1] Ĉe la operaca grupo agadis kiel delegito de la silezia vojevodo eksa pola konsilanto en Ĉeĥoslovakio Leon Malhomme, kiu devis respondeci pri civila administrado sur la teritorio, kiu estis konkerota.[2]

Pro sekvoj de Munkena krizo la ĉeĥoslovaka registaro cedis al la pola premo kaj eldonis al Pollando parton de la ĉeĥoslovaka parto de Teŝinio (komune kun apuda parto de Čadca-regiono en Slovakio), kiu Pollando sub minaco de armea atako postulis. La operaca grupo konkeris la aneksitan teritorion ekde la 2-a de oktobro 1938[3] ĝis la 11-a de oktobro 1938.[4]





Konkero de Orava kaj Spiš[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Orava kaj Spiš.

Post konkero de la orienta parto de ĉeĥoslovaka Teŝinio kaj la apuda parto de Čadca-regiono Pollando ekdiris pri pluaj teritoriaj postuloj rilate al Ĉeĥoslovakio, ĉifoje en Orava kaj Spiš. Post pola ultimato la slovaka aŭtonoma registaro kaj la ĉeĥoslovaka registaro, kiuj tiutempe staris antaŭ solvo de la teritoriaj disputoj kun Hungario, cedis al la minaco de la armea atako.[5] Estis kreita delimiga komisiono por difini pason de la limoj.[6] La komisiono laboris en malamike harmoniigita medio, dum spontanaj, sed eĉ organizitaj protestoj de la loka loĝantaro kontraŭ la alligo al Pollando.[6]

La 24-an de novembro 1938 ekatakis en Oravský Podzámok amasiĝinta homamaso per ŝtonaro kontraŭ aŭtobuso kun pola delegitaro kaj la pola registaro tujrevene anoncis, ke en intereso de certigo de trankvilo la disputebla teritorio estos konkerita fare de la pola armeo. Frumatene de la sekvanta tago Władysław Bortnowski ricevis ordonon komenci la konkeradon de la slovaka teritorio difinita al delimigo kaj la operaca grupo komencis enpaŝon en Čadca-regionon, gardita de plifortigita defendo de la ĉeĥoslovaka armeo.[6] Okazis senpardonaj retiriĝbataloj kun eniĝo de artilerio kaj bombaviadiloj, estis registritaj kazoj de pafado de civiluloj en nukon fare de la militiraj polaj soldataroj.[6] En la ĉeĥoslovaka flanko falis dum tiu ĉi kunpuŝiĝo kvar soldatoj kaj 14 estis vunditaj, la operaca grupo havis du falintojn kaj dek vunditojn. Sep ĉeĥoslovakaj soldatoj estis militkaptitaj, el tio kvin proklamis sin kiel slovakoj kaj amikoj de Pollando kaj ili estis tralasitaj.[6] Pluajn tagojn la regiono estis okupita de la pola soldataro. Simila kunpuŝiĝo okazis proksime de Javorina, kie surflanke de la operaca grupo falis majoro Stefan Rago kaj kapralo Oleksowicz estis grave vundita.[6]

Finigo de la agado[redakti | redakti fonton]

La 9-an de decembro 1938 la operaca grupo estis revokita el la limregiona teritorio kaj poste ĝi estis malaktivigita.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Žáček (2000), p. 9.
  2. Gawrecki (1999), p. 364.
  3. Beneš (2007), p. 199.
  4. Žáček (2004), p. 333.
  5. Borák, Žáček (1993), p. 20.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 Borák, Žáček (1993), p. 21.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BENEŠ, Jaroslav. Stráž obrany státu 1936-1939. Dvůr Králové nad Labem : FORTprint, 2007. ISBN 978-80-86011-34-9.
  • BORÁK, Mečislav; ŽÁČEK, Rudolf. „Ukradené“ vesnice. Český Těšín : Muzeum Těšínska, 1993. ISBN 80-85491-43-5.
  • GAWRECKI, Dan. Studie o Těšínsku 15. Politické a národnostní poměry v Těšínském Slezsku 1918-1938. Český Těšín : Muzeum Těšínska, 1999. ISBN 80-902355-4-90.
  • ŽÁČEK, Rudolf. Dějiny Slezska v datech. Praha : Libri, 2004. ISBN 978-80-7277-172-1.
  • ŽÁČEK, Rudolf. Studie o Těšínsku 16. Teŝinio en ĉeĥoslovakajj-polaj interrilatoj en la jaroj 1939-1945. Český Těšín : Muzeum Těšínska, 2000. ISBN 80-902355-6-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]