Memzorganto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Memzorganto estas partoprenanto de (plej ofte esperantista) aranĝo, kiu dum ties okazado mem zorgas (de tio devenas la nomo) pri la aferoj rilataj al sia partoprenado, precipe pri manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Por la pagita kotizo, kiu pli malaltas ol tiu de la "malmemzorgantoj" (foje nomataj "plenpagantoj"), la organizantoj kutime provizas al li krom la eblo partopreni nur loĝlokon (en t. n. "memzorgantejo").