Memzorgismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Memzorgismoaŭtoadministrado, laŭ klasika difino, estas fakto ke tuta grupa anaro mem elektas la decidojn. Tamen, ekzistas ja pli politika difino kiu postulas forigon de ĉia distingo inter inter anoj de la grupo, travidebleco pri la administrado kaj legitimo de ĉia elekto, nehavebleco de produktaĵoj fare de nur kelkaj membroj, afirmo ke eblas organizi senestre. Tiu ĉi difino kontruiĝas precize kontraŭe de aŭtoritataj kaj vertikalaj hierarkioj, kontraŭe de elprenigoj fare de organizadismo.

Historie

Historie, tiu ĉi praktiko elkreskis fare de laboristaj asocioj ekde la komenco de industria revolucio, kaj adoptitaj dum la 1a Internacio), konceptita de Pierre Joseph Proudhon kaj anarkiistoj.

Ekzistas tamen pluraj memzorgitaj firmaoj, kiel minejo de Tower Colliery en Kimrio, aŭ en la franca reto de kooperativaj laboristaj societoj.

Pli nunece, en la sudamerikaj landoj, pro la sociaj kaj ekonomikaj krizoj, montriĝis nova elvolviga reto pri memzorgismo, per reelprenigo de forlasitaj firmoj, interalie en Argentino (ekzemplo: firmo Zanon, kies slogano estis Resistir, Occupar, Producir (Rezisti, okupi, produkti).

Jugoslava marŝalo Tito enskribiĝis memzorgismon en la jugoslava konstitucio. Tamen, longe antaŭ tio, dum la Pariza komunumo, dum la hispana enlanda milito, en la izraelaj kibucoj kaj en pluraj ribelantaj landoj kiel Rusio, Alĝerio, Alzaco... okazadis memzorgismo kaj priparoloj pri memzorgismo.

Pluraj kolektivoj ankaŭ adoptas memzorgismon kiel organiza skemo: okupitaj domoj, liberaj radioj, librejoj, kooperativoj, ktp.

Realige

Baza kondiĉo estas ke membroj de la projekto rezignu pri pensi, voli aŭ decidi anstataŭ la aliajn. Tiel kutimaj strukturaj klivoj inter estroj kaj partoprenantoj malaperas, ekonomiskale kaj politikskale. La baza principo estas atingi samopiniado.

Vidu ankaŭ