Mendel-Universitato en Brno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mendel-Universitato en Brno
universitato • research institution • entrepreno • agricultural school • eduko pri forsto
Informoj
fondodato 1919
Situo
Geografia situo 49° 12′ 37″ N, 16° 36′ 57″ O (mapo)49.210216.6159Koordinatoj: 49° 12′ 37″ N, 16° 36′ 57″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Brno
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• ORCID
• Association of Libraries of Czech Universities vd
jura formo Higher Education Institution vd
Mendel-Universitato en Brno (Brno)
Mendel-Universitato en Brno (Brno)
DEC
Mendel-Universitato en Brno
Mendel-Universitato en Brno
Map
Mendel-Universitato en Brno
vdr
Arealo de la Mendel-Universitato en Brno

La Mendel-Universitato en Brno (mallonge MENDELU) estas plej malnova agrikultura kaj forsta universitato en Ĉeĥio. Ĝi fondiĝis en la jaro 1919 kiel Altlernejo agrikultura kaj tiel nomiĝis ĝis la jaro 1994. Ekde la jaro 1995 ĝi portis la nomon Agrikultura kaj forsta universitato de Mendel. En la jaro 2010 okazis plia nomŝanĝo, al Mendel-Universitato en Brno, ĉar jam ne temas pri pure agronoma universitato, sed en la oferto troviĝas ankaŭ informadikaj kaj ekonomikaj fakoj. Nuntempe ĝi havas kvin fakultatojn kaj pli ol 10.000 studentojn.[1] Rektoro estas prof. Ing. Danuše Nerudová, Ph.D.[2]

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La Mendel-Universitato havas 5 fakultatojn kaj unu instituton.

Fakultatoj (ligiloj al interretaj paĝoj aŭ al artikoloj)[redakti | redakti fonton]

Situo de la universitato[redakti | redakti fonton]

Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj

La Mendel-Universitato lokiĝas en la urboparto Brno-sever. Temas pri arealo de konstruaĵoj, en kiu okazas plejparto de la edukado. En la arealo troviĝas ankaŭ manĝejo por la studentoj kaj dungitoj. Per speciala ponto super ŝoseo estas la arealo ligita kun arboreto en kiu troviĝas ankaŭ du pliaj lernoĉambroj. Ne for de la arboreto estis en la jaro 2010 aĉetita konstruaĵo por la Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj. Malkiel la ceteraj, la ĝardena fakultato situas ekster Brno, en Lednice en suda Moravio.

Studenthejmoj[redakti | redakti fonton]

La Mendel-Universitato havas 3 studenthejmojn en Brno kaj unu en Lednice.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-28. Alirita 2010-10-25.
  2. http://mendelu.cz/24995-vedeni-univerzity

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]