Mendele Sforim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mendele Moicher Sforim

Mendele Moicher Sforim [mendele mojĥer sforim] aŭ Mendele Mocher Sforim (naskiĝis la 21-an de decembro 1835 laŭ la julia kalendaro / la 2-an de januaro 1836 laŭ la gregoria en Kopil apud Minsko, mortis la 25-an de novembro 1917 laŭ julia kalendaro respektive la 8-an de decembro 1917 laŭ gregoria en Odeso, hebree מנדלי מוכר ספרים; jide מענדעלע מוכר ספרים; multaj nomaj variaĵoj Mendele Mocher Sefarim, Mendele Mocher Sfarim, Mendele Mojcher Sforim, Mendale Moicher Sepharim, Mendale Mocher Spharim, Mendale Mocher Sforim ktp; memelektita pseŭdonimo „Mendele la librokomercisto“, fakte Ŝalom Jakob AbramoviĉAbramowiczAbramowitzAbramowitsch) estis verkisto precipe de literaturo en la jida lingvo, sed ankaŭ en la hebrea lingvo - en la lastaj jaroj de sia vivo li mem tradukis parton de siaj verkaĵoj de la jida en la hebrean. Li konsideriĝas la "patro" kaj tipa reprezentanto de la moderna jida literaturo, kiu per siaj verkaĵoj al la jida literaturo akiris mondan renomon, kaj estas la plej aĝa el la tri "klasikuloj" de la jida literaturo, krom Ŝalom Alejĥem (kiu ĉiam nomis sin "nepo de Mendele", kaj Jichok Lejb Perez. Li estas nomata la plej granda prozisto de la jida literaturo, "kronisto de la orienteŭropaj judaj gettoj" kaj „Sejde“ („avo“, „prapatro“) de la jida literaturo.[1] Mendele estis litovia judo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Praavo de la jida literaturo" nomatas Salomon Ettinger.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo de kaj pri Mendele Sforim en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko