Meneliko la 2-a (Etiopio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Meneliko la 2-a.

Meneliko la 2-a estis imperiestro de Etiopio (kiu tiam nomiĝis "Abizeno"), naskiĝinta en Ankobero, en la aktuala Etiopio en 1844 kaj mortinta en Adis-Abebo, urbo fondita de li mem, en 1913. Li estis reganto (negus) de Soa, en centra Etiopio, kaj imperiestro de Etiopio ekde 1889 al 1909. Meneliko la 2-a transformis la landon, el serio de ŝtatoj duonsendependaj, en unuigitan landon.

Li estis heredanto de la trono de Soa post la morto de sia patro, la princo Hailu Malkot, en 1855, sed li estis portata al la kortego de la imperiestro Teodoro la 2-a (Etiopio), kiu estis venkinta lian patron, kaj kiu edzigis lin al unu el siaj filinoj. Poste li konkeris Soa kaj proklamiĝis reĝo de tiu teritorio, kiun li ampleksigos per aligo de aliaj, kiaj tiuj de la popolo de Gallaoj.

Poster li defendis la aŭtonomion de Soa kun la imperiestro Johano la 4-a, kiun li sukcedis en 1889 post multaj klopodoj danke al helpo de Italio. Tiun saman jaron li aneksiigis la nordajn regnojn de Tigreo kaj Amharo kaj subskribis kun Italio la polemikan Traktaĵon de Wuchale, kies traduko en italan inkludis klaŭzulon per kiu oni akcepti la italan protektoradon, kion Meneliko ne sciis.

Kiam Meneliko elsciis la veran enhavon de la falsa interkonsento, malakceptis ĝin, kio ne plaĉis al la italoj, kiuj poste, en 1894, invadis Abizenon provokante militon inter ambaŭ landoj. La italoj pensis atingi facilan venkon, kiel ĉe ĉiu alia lando afrika, sed ili estis venkitaj en la batalo de Adua en 1896 kaj tiun saman jaron Etiopio proklamiĝis venkinta kaj sendependa. Oni subskribis novan traktaĵon kun Italio, per kiu Etiopio akiris agnoskon kiel sendependa lando kaj Italio plutenis la kolonion de Eritreo. Abizeno konsolidigis sian sendependon en 1906, kiam oni atingis internacian agnoskon.

En 1886 li fondis la urbon de Adis-Abebo, kaj aplikis politikon de militista, ekonomia kaj kultura modernigoj kiuj permesis solidigi la bazojn de moderna ŝtato. En tiu procezo elstaras la klopodo nuligi la komercon de sklavoj, la malpliigo de povoj kaj privilegioj de la feŭda nobelaro de la lando kaj la malfermo de la komerco kun Ĝibutio, franca kolonio, danke al permeso kiun li donis al francoj por konstrui fervojon. El 1903, kiam li suferis sian unuan atakon de apopleksio, lia sano ekmalboniĝis kaj post du jaroj li nomumis sukcedanto sian filon Liy Yassu, kaj ĉesis esti imperiestro en 1909. Li mortis en 1913 en Adis-Abebo, pro dua atako de apopleksio.