Menestrela metio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Menestrela metio, aŭ en mezepoka hispana mester de juglaría [mestEr de ĥuglarIa], estas la literatura movado kaj aro de tekstoj de poezio —kaj epika kaj lirika— de popola karaktero disvastigita dum la Mezepoko en Hispanio fare de menestreloj, kiuj kantis aŭ deklamis ilin kiel distro por nobeluloj aŭ publiko ĝenerale.

En kastilia oni mencias la unuan fojon la vorton juglar [ĥugkAr] en 1116, epoko kiam aperas la juglares (menestreloj) en la regno de Leono. Laŭ Ramón Menéndez Pidal en sia studo Poesía juglaresca y orígenes de las literaturas románicas (menestrela poeziarto kaj deveno el la latinidaj literaturoj), Madrido, 1957, la vorto juglar devenas el latina jocularis, joculator, kiu signifas trompistoŝercisto. Aliflanke, la vorto mester devenas el la kastilia vorto menester kiu devenas el latina ministerium kiu signifas 'postenon' aŭ 'metio'.

Estis du tipoj kaj de istoj kaj de poemoj: nome la epikaj menestreloj, kiuj deklamis rakontan poezion, kaj la lirikaj menestreloj, kiuj dediĉis sin al kultivo de la sentotema poezio kaj al disvastigo de popularaj komponaĵoj pri paŝtistinoj aŭ koploj, poemoj tre ofte komponitas de trobadoroj. En la unua Mezepoko (10a, 11a, 12a kaj 13a jarcentoj) estis pli nombraj la unuaj; el la dua duono de la 13a jarcento kaj en la 14a hegemoniis la lirikaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]