Menestrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Poezio - Muziko - Mezepoko

Menestrelo estis mezepoka poeto-muzikisto kaj aktoro.

Menestreloj marŝis en la kapo de armeoj kaj kantis militajn kantojn kiel ĉe la antikvaj gaŭloj. Ekz. menestrelo Taillefer tiamaniere helpis levi la batalemon de la armeo de Vilhelmo la Konkerinto antaŭ la batalo apud Hastings en 1066.

En postaj jarcentoj menestrelo estis muzikisto, kiu komponis muzikon por poemoj de trobadoro, aŭ akompanis per muzikilo deklamantan poeton. La plej famaj menestreloj estis Jean Bretel kaj Jean Bodel, ambaŭ el Araso, kiuj gloriĝis en la 13-a jarcento. Aliaj konataj menestreloj estas Reinmar la maljuna,...

Menestreloj estis ankaŭ aktoroj, kiuj prezentis por la popolo unuajn dramojn pri la mirakloj de sanktuloj.

En 1330 en Parizo formiĝis asocio de menestreloj (estrata de mestrela reĝo), kiu en sekva jaro 1331 fondis rifuĝejon por malriĉaj kantistoj.

En 1397 fondiĝis alia societo de kantistoj, kiun en 1407 oficiale aprobis Karolo la 6-a. Ili akceptis la nomon instrument-ludistoj (france joueurs d‘instruments) kaj eltenis ĝis la fino de la 18-a jarcento, kvankam dum la jarcentoj iliaj celoj ŝanĝiĝis.

Parencaj temoj estas aedo, bardo, rapsodo, skaldo.

Menestrelaj spektakloj en Usono

De la minstrelo deduktiĝas ankaŭ la "minstrel show" (minstrela spektaklo). tio estis en Usono, en kiuj blankuloj laŭ humiliga maniero imitaĉis la gestojn kaj parolmanierojn de nigruloj.