Meno (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj geroluloj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Meno.
Romia skulptaĵo de la diino Luno, Seleno en la helena mitologio, kun la kromnomo Meno kiam ŝi agadis kiel regantino de la monatoj.

Laŭ la helena mitologio, Meno (el la greka Μηνη, «monato») estis epiteto de la luna diino Seleno[1], kiam oni kultadis ŝin kiel regantino de la monatoj kaj la temp-kalkulado[2].

La grekaj monatoj komenciĝis per nov-luno kaj estis dividitaj en tri dektagaj periodoj (luno kreskanta, plena kaj malkreskanta), do ĉiuj festoj kaj (mal)favoraj tagoj dependis je ĝi[3]. Pro tio, Seleno (laŭ la kromnomo Meno) prezidis kaj regulis la temp-kalkuladon kaj la dividon de la zodiako[4].

La grekoj kalkulis ĉiun etapon de gravedo kaj naturaj periodoj laŭ la fazoj de la Luno. Pro tio, el ŝia nomo devenas la vorto «menstruo», ĉar «mensa» estis la nomo de ĉiu spaco inter la diversaj cikloj de la Luno, kaj la romia diino kiu regulis menstruadon nomiĝis MenaDea Mena[5]. Meno ankaŭ aperis en la mitaro kiel protektantino de naskantaj virinoj, ofte laŭ la epiteto Ilitia Seleno, kiu idintigus ŝin al duo-ranga diino Ilitio. Ŝi kapablis rapidigi kaj faciligi naskadon[6], kaj pro tio la grekaj virinoj ofte alvokis ŝin dum tiu danĝera okazo[7]. Fakte, la tradicio pri ke plen-luno helpas naskadon supervivis ĝis nuntempe. Tiun nuancon heredis la anstataŭlinoj de Meno en romia mitologio: Juno Lucina (Lucina, kiel Seleno, signifis brileco) kaj Diano Omnivaga (vaganta, epiteto malsama ol tiu, pri ŝia ĉasista flanko).

Dum la romia kultado, Seleno-Meno (Luno) havis templon dediĉitan al si en la Aventino. Oni starigis ĝin dum la 6-a jarcento a.K., sed la Granda fajrego en Romo detruis ĝin dum la regado de Nerono. Troviĝis plia templo, dediĉita al Luna Noctiluca (Luno kiu brilas dumnokte) en la Palatino. Oni okazigis religian festivalon honore al Luno ĉiun 31-an an de marto, 24-an de aŭgusto kaj 29-an de aŭgusto[8][9]. Laŭ Ovidio[10], Meno-Seleno mastris la monatojn, kaj fermis tiun martan per sia festo sur la Aventina monteto.

Meno-Seleno enamiĝis al paŝtisto aŭ/kaj reĝo de Eliso, Endimiono, kaj petis al Zeŭso ke li restu por ĉiam dormanta por tiel karesi lin senfine[11]. El tiu tenera rilato naskiĝis la kvindek Menoj, diinoj kiuj reprezentis la kvindek monatojn en kiu oni dividis ĉiun olimpiadon (la kvarjara tempo inter ĉiu Olimpia ludo, baza mezurunuo por tempo en la klasika epoko)[12].

Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, Meno estas la nomo de la jenaj geroluloj de la helena mitologio:

  1. Kiel dirite, la Menoj (Μηναι) estis kvindej filinoj de Meno kaj Endimiono, kiu reprezentis la grekajn lunajn monatojn[12].
  2. Meno (Μην) estis frigia diaĵo kiu regulis la monatojn, do tre eble estas la origino aŭ iel rilatis al la menciita luna diino, samnoma. Lia romia ekvivalento estis la dio Luno (Lunus)[13]. Kaj en Malgrand-Azio kaj en Persio (kie oni ofte ĵuradis je la Meno de la reĝo, tio estas, je lia destino) troviĝis multaj temploj dediĉitaj al tiu ĉi dio[14].
  3. Meno aŭ Meneso estis ankaŭ batalanto en la Troja milito kiu klopodis defendi la urbon. Li estis filo de Kasandro, reĝo de Likio, kaj mortis dumbatale fare de Neoptolemo, la filo de Aĥilo[15].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Homera Himno 12.
  2. Nono. Dionizaj, 44.198.
  3. Arato. Fenomenoj, 734.
  4. Nono. Dionizaj, 38.244.
  5. Plinio la Maljuna. Naturhistorio, 29.
  6. Timoteo. Fragmento 803.
  7. Cicerono. De Natura Deorum, 2.27.
  8. Pierre Grimal. The Dictionary of Classical Mythology, paĝ. 262. Eld. Basil Blackwell, Oksfordo, 1986. ISBN 0-631-20102-5.
  9. N.G.L. Hammond kaj H.H. Scullard. The Oxford Classical Dictionary, paĝ. 625. Eld. Oxford University Press, Oksfordo, 1970. ISBN 0-19-869117-3.
  10. Ovidio. Fasti, 3.883.
  11. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 5.1.4.
  12. 12,0 12,1 Valerie Vaughan. The Origin of the Olympics : Ancient Calendars and the Race Against Time [1].
  13. Strabo. Geografio, 12.
  14. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  15. Kinto el Smirno. Falo de Trojo, 8.81.