Mentavajaj Insuloj
El Vikipedio
La Mentavajaj Insuloj estas ĉeno de ĉirkaŭ 70 insuloj kaj insuletoj ĉe la okcidenta marbordo de Sumatro en Indonezio. Siberut (4,030 km²) estas la plej granda el la insuloj. La aliaj ĉefaj insuloj estas Sipura, Norda Pagai (Pagai Utara) kaj Suda Pagai (Pagai Selatan). La insuloj kuŝas proksimume je 150 km disde la Sumatra marbordo, tra la Mentavaja Markolo. La indiĝenaj loĝantoj de la insuloj estas konataj kiel Mentavajoj. La Mentavajaj Insuloj iĝis fama distrallogaĵo por ondorajdado.
Enhavo |