Menueto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Figuro de menueto en Le maître à danser (1725), de Pierre Rameau (1674-1748)

Menueto estas malnova franca popoldanco en la 3/4-takto en modera tempo kaj ekde la 17-a jarcento kortega societa danco, kiun ŝategis la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Ĝi dominis ĝis en la 19-a jarcento balosalonojn kaj scenejojn.

Historio

La menueto, nobelara danco, dum la baroko eniris la suiton far Bach kaj Händel. La kulminon ĝi tamen nur travivis en la klasika Epoko. Haydn komponis multnombrajn menuetojn, parte enligitaj en simfoniojn, kvartetojn kaj sonatojn. Mozart, kiu almenaŭ verkis 130 de ĉi tiuj dancoj, restis al li laŭnombre ege poste.

Post la Skolo de Mannheim ĝi estas la 4-a movimento en simfonio kaj sonato, ekde Haydn kutime la 3-a movimento. Beethoven plievoluigis la menueton al skerco.

Formo

La menueto principe estas triparta kantoformo, do A-B-A, resp. menueto - trio - menueto d.c.. Plejparte menueto kaj trio estas ankaŭ du- aŭ tripartaj en si mem, je kiu la subpartoj – krom la da capo – estas ripetataj. Tiuj subpartoj kutime estas als 8-taktaj periodoj. Por la klasika menueto rezultas do jena kompleta formo (granda kunmetita triparta kantoformo):

menueto ( [: A :] [: B A' :] ) -
trio ( [: C :] [: D C' :] ) -
menueto da capo al fine ( [ A | B A' ] )

La nomo trio devenas de la pli malnovaj menuetoj de la barokepoko, en kies meza parto plejofte konĉertis solista trio, ekzemple du hobojoj kaj unu fagoto aŭ du violonoj kaj du violonĉeloj. El ĉi tiu tracicio rezultas la ofte solista , ĉambromuzika karaktero, kiun flegis ankaŭ Haydn kaj Mozart en siaj menuetoj. Krom la instrumentigo la trio plejofte ankaŭ laŭ tonalo kaj dinamiko kun la menueto.