Menzies-arbuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Menzies-arbuto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Erikacoj Ericaceae
Genro: Arbuto Arbutus
Arbutus menziesii
Pursh [1]
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Menzies-arbuto (Arbutus menziesii), estas specio de arbuto trovita ĉe la okcidenta marbordo de Nordameriko, ekde Brita Kolumbio (ĉefe Vankuvera Insulo kaj Golf-Insularo) al Kalifornio (ĉefe en Puĝetio, Oregona Marborda Montaro kaj Kaliforniaj Marbordaj Montaroj sed ankaŭ dissemite je la okcidenta deklivo de Sierra Nevada ). Ĝi malofte vegetas sude de Kantono Santa Barbara, kun izolaj arbareroj sude de Monto Palomar, Kantono San Diego kaj norda Malsupra Kalifornio, Meksiko. Loke ĝi ankaŭ estas konata kiel madroño, madroña, bearberry, refrigerator treestrawberry tree. En Usono la nomo madrone estas uzita sude de Siskiju-Montaro de suda Oregono/norda Kalifornio kaj madrona norde de Siskiju-Montaro [2]. En Brita Kolumbio ĝi estas simple menciita kiel arbutus. Per la scienca kaj la Esperanta nomo oni honoras la skotan naturaliston Archibald Menzies kiu registris la arbon dum la esplorvojaĝo de George Vancouver.

Priskribo

Floroj de Menzies-arbuto.

Tiu nearkta ĉiamverda foliarbo havas riĉ-oranĝ-ruĝan ŝelon kiu, kiam ĝi maturiĝas, nature senŝeliĝas en maldikajn ŝiraĵojn, postlasante verdetan, arĝente brilan aspekton kun satena brilo kaj glateco. La elmetita ligno foje sentas freŝa al la tuŝo. Printempe, Menzies-arbuto produktas nubojn de malgrandaj sonoril-similaj floroj, kaj aŭtune, ruĝajn berojn. La beroj sekiĝas kaj havas hokojn kiuj kroĉiĝas sur pli grandaj bestoj por migrado. Estas kutime vidi Menzies-arbutojn kiuj altas 10-25 metrojn, sed favor-cirkonstance la arboj atingas ĝis 30 metrojn. En plej bonaj kondiĉoj Menzies-arbutoj povas ankaŭ atingi trunkodiametron de 1,50 metroj, multe kiel kverko. La folioj estas dikaj, vaksaj, ovalaj, longas 7-15 cm, larĝas 4-8 cm kaj estas spirale aranĝitaj; ili estas brila malhelverdaj supre kaj plihele griz-verdaj malsupre, kun glata rando. La folioj estas ĉiamverdaj, restantaj dum kelkaj jaroj antaŭ malfiksiĝo, sed en la nordo de la Menzies-arbuta arealo, humidaj vintroj ofte stimulas brunigadon aŭ nigrigadon kaŭze de fungaj infektoj. La makuloj postrestas ĝis la natura vivofino de la folioj.

Kultivado

La arboj estas malfacile transplanteblaj kaj plantido estas metenda en sia daŭra loko dum ĝi estas malgranda. Transplantada mortoŝanco iĝas signifa post kiam la plantido altas pli ol 30 cm. La kreskejo devus esti suna ( suden aŭ okcidenten fruntantaj deklivoj estas plej bonaj ), bone drenita, kaj senkalka ( kvankam foje plantido establos sin sur tereno de konkoj ). En ĝia indiĝena arealo, arbo ne bezonas ekstran akvon aŭ nutraĵon post kiam ĝi fariĝas establita. Akvo kaj nitrogenosterko akcelos ĝian kreskon, sed malprofite al plia sentemo al malsanoj.

Uzado

La senŝeliganta ruĝa papereca arboŝelo estas karakteriza.

La indianoj manĝis la berojn, sed ĉar la beroj havas altan tanino-enhavon kaj estas tiel adstringaj, ili plejofte maĉis ilin aŭ transformis ilin en cidron. Multaj mamulo- kaj birdospecoj manĝas berojn, inkluzive de migra turdo, amerika bombicilo, strivosta kolombo, nigroranĝa turdo, koturno, hemiona cervo, lav-urso, ringovosta basarisko, kaj ursoj. Hemiona cervo ankaŭ manĝos la junajn ŝosojn kiam la arboj regeneriĝas post fajro. Menzies-arbuto ankaŭ estas grava kiel nestejo por multaj birdoj, kaj en miksaj duonarbaroj ĝi ŝajnas esti elektita por nestkonstruado misproporcie al sia nombro. La ligno estas longdaŭra kaj havas varman koloron post glatigado, do ĝi estiĝis pli populara por plankomaterialo, speciale en la pacific-nordokcidenta regiono. Alloga fornirligno [3] estas farebla el la ligno. Tamen, ĉar grandaj pecoj de Menzies-arbuta konstruligno severe kaj neatendite tordiĝas dum la sekiĝada procezo, ĝi ne multe estas uzita. Ĝia plej ofta uzo estas tiu de brulligno, ĉar ĝi estas tre malmola kaj densa ligno kiu brulas tre longe kaj varme, superante eĉ kverkon tiurilate.

Konservado

Kvankam trosekeco-rezistema kaj relative rapid-kreskema, Menzies-arbuto nuntempe ĝenerale malprogresas en la plej granda parto de sia arealo. Verŝajna kialo estas kontrolo de arbaraj incendioj : sub naturaj cirkonstancoj, Menzies-arbuto dependas de alterne okazantaj incendioj por redukti la koniferan kanopeon. Maturaj arboj postvivas fajron, kaj povas regeneriĝi pli rapide post fajro ol la Menzies-pseŭdocugoj kun kiuj ili ofte estas asociataj. Ili ankaŭ produktas nombregojn da semoj, kiuj ĝermas post fajro.

Kreskantaj evoluopremoj en ĝia indiĝena vivejo ankaŭ kontribuis al malprogreso de la nombro da maturaj specimenoj. Tiu arbo estas ekstreme sentema al ŝanĝo de grundo aŭ drenado proksime de la radikosistemo. Ĝis proksimume 1970, tiu fenomeno ne estis vaste rekonita sur la okcidenta marbordo; poste, multaj lokaj administracioj traktis tiun temon de rigoraj restriktoj sur grundoprilaboroj kaj drenadoŝanĝoj kiam ĉeestas Menzies-arbutoj. La specio ankaŭ estas malaltgrade afekciita de "subita kverkomorto", malsano kaŭzita de ŝosoformorto (Phytophthora ramorum).

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1.  This species was originally described and published in Flora Americae Septentrionalis; or, a Systematic Arrangement and Description of the Plants of North America 1:282. 1813-1814. GRIN (April 25, 2003) Arbutus menziesii information from NPGS/GRIN. Taxonomy for Plants. United States Department of Agriculture, Agricultural Research Service, National Genetic Resources Program. Alirita August 5, 2010.
  2. angle Brenzel, Kathleen Norris (ed.) 2007 : Sunset Western Garden Book - Sunset Books, Southern Progress Corporation 's Oxmoor House, Birmingham, Alabamo
  3. esperante Panka, Stefan (ed.) 2009 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. (Esperanto-Deutsch-Polski), Vortaro de forsta fako, Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 360 pp. , p.55