Menzingen ZG

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Menzingen
Blazono de Menzingen
Rigardo al Menzingen
Kantono Zugo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Zugo.
Koordinatoj  47°10′50″N 8°35′30″O  /  47.18056°N, 8.59167°O / 47.18056; 8.59167 (Menzingen ZG)Koordinatoj: 47°10′50″N 8°35′30″O  /  47.18056°N, 8.59167°O / 47.18056; 8.59167 (Menzingen ZG)
Nombro de enloĝantoj 4289
Areo 27,50 km²
Alteco 805 m super marnivelo
Poŝtkodo 6313
Komunumkodo 1704
Mapo de Menzingen

Enhavo

Pri la komunumo[redakti]

Menzingen estas komunumo en Kantono Zugo, Svislando. Ĝi havis 4289 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti]

Menzingen situas en nordoriento de la kantono en morenomonteta kamparo inter la riveroj Sihl kaj Lorze, kiuj en oriento respektive en okcidento formas la limon de la komunumo. En okcidento de la komunumo situas la lageto Wilersee.

La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Menzingen, Edlibach kaj Finstersee.

Najbaraj komunumoj[redakti]

La najbaraj komunumoj de Menzingen estas en okcidento en Kantono Zuriko Hütten kaj Schönenberg, en nordo Neuheim, en oriento Baar kaj en sudo Unterägeri kaj Oberägeri.

Vidindaĵoj[redakti]

Sur la monteto Gubel troviĝas la virina kapucena Monaĥejo Maria-Hilf kun pilgrima kapelo el la epoko de rokoko.

Trafiko[redakti]

Menzingen estas per la buslinio n-ro 2 ligita al la reto de la Zugerland Verkehrsbetriebe.

Historio[redakti]

Laŭ polenanalizoj okazis unua homa kultivado en Menzingen ĉirkaŭ en la jaro 3750 antaŭ Kristo. Unuaj setlejoj ekzists en romia tempo ĉirkaŭ en la jaro 0. La unua dokumenta mencio de Menzingen datiĝas el la jaro 1217 kiel Meincingin. En la jaro 1352 Menzingen aliĝis kune kun la ceteraj komunumoj de la ekstera distrikto al la Svisa Ĵurkomunumo. Kiel politika komunumo Menzingen ekekzistis tamen nur en la jaro 1374.

Partnerecoj[redakti]

La komunumo Menzingen ne havas formalajn partnerecojn sed flegas amikajn rilatojn kun la urbo Kraichtal en Germanio, kies municipo Menzigen kun ĝi dividas la nomon.

Eksteraj Ligiloj[redakti]