Menŝevismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Menŝevikismo)

La menŝevismo estis movado en la komence de la 20-a jarcento en Rusio, kontraŭstarante la bolŝevismon, propagitan de Lenin kaj Stalin. Ĝi estiĝis en 1903 dum la dua partikongresa tago de la Socialdemokrata Laborista Partio de Rusio (SDLPR) en Londono. La sekvantoj de Lenin formis en tiu partia tago plimulton en la partio (ruse bolŝinstvo), kaj pro tio oni nomis ilin bolŝevikoj. La malplimulto nomiĝis (ruse menŝinstvo) menŝevikoj.

Kontraŭe al bolŝevikoj, la menŝevikoj imagis la revolucian vojon per kunlaboro de la burĝaro anstataŭ proletaro.

Ĉar la burĝaro kun la caro, nobelaro kaj eklezio kontraŭis iun ajn burĝan revolucion, oni taksis la menŝevismon fiasko.

Lev Trockij estis komence menŝeviko.

Pliaj ideologoj estis ekzemple Julius Martov, Pleĥanov, Martinov kaj Akselrod.