Meran
Merano estas ĉefe konata kiel kuraca urbo de Sudtirolo. Ĝia germana nomo estas Meran (en Esperanto kaj en la itala kun la finaĵo "-o"). Ĝi estas la dua urbo laŭ loĝantaro, post la ĉefurbo de la provinco Bolzano-Bozen.
Merano situas ĉe rivero Passer (itale Passirio) en kaldrona valo, kies randaj montoj altas inter 1.500 kaj 3.300 metrojn. En tiu kaldrono finiĝas aŭ kuniĝas jenaj valoj:
- okcidente la supra valo de la Adiĝo (Vinschgau)
- norde la valo de Pasejro (Passeier)
- sude la valo de Ulten
Adiĝo defluas sud-orienten direkte al Bolzano/Bozen. Ĝin sekvas la fervoja kaj aŭta ligoj (Schnellstraße MeBo, ekspresvojo Merano-BZ).
Partoj de Merano estas la urba centro, Gratsch [graĉ], Obermais [obamajs] kaj Untermais [untamajs]. Administre aldoniĝas ankaŭ Sinich [siniĥ].
De la 19-a jarcento la urbo estas renoma kuraca loko. Multnombraj renomaj personoj regule vizitis Meranon pro kuracaj kialoj, ekzemple Elizabeto de Aŭstrio-Hungario. Al tio kontribuas la milda, mediteranea klimo kaj la pura aero. Ĝis hodiaŭ la urbo kaj siaj najbaraj komunumoj estas vizitita de pli ol 4 milionoj da turistoj, precipe el Germanio.
Esperanto[redakti]
- La urbo estas konata kiel la naskiĝloko de Franz Christanell.
Famuloj[redakti]
- tie mortis hungara inventisto Miksa Déri en 1938
Eksteraj ligiloj[redakti]
Turismo (de)
Turismo (it)
http://www.comune.merano.bz.it (Oficiala retejo)


