Mercer Ellington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mercer Ellington koncertas en la Universitato de Roĉestro en 1975

Mercer Kennedy Ellington (naskiĝis la 11-an de marto 1919 en Vaŝingtono; mortis la 8-an de februaro 1996 en Kopenhago) estis usona ĵaza trumpetisto, komponisto kaj muzikaranĝisto. Li estas filo de la fama komponisto, pianisto kaj bandestro Duke Ellington.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Juna Ellington estis muzike edukita de sia patro, antaŭ ol li studis ĉe Universitato Kolumbio kaj Lernejo Juilliard. Sian unuan surdiskiĝintan muzikpecon, Pigeons and Peppers, li komponis en la aĝo de dek ok jaroj. En la jaroj 1939, ekde 1946 ĝis 1949 kaj en 1959 li direktis proprajn bandojn, kies membroj ofte transiris en la bandon de lia patro aŭ mem fariĝis famaj muzikistoj, ekzemple Dizzy Gillespie, Kenny Dorham, Idrees Sulieman, Chico Hamilton, Charles Mingus kaj Carmen McRae. En la krardekaj jaroj li verkis kelkajn pecojn, kiuj pli malfrue fariĝis ĵazaj normkantoj, inter ili Things Ain’t What They Used to Be, Jumpin’ Punkins, Moon Mist kaj Blue Serge. Li komponis por sia patro ekde 1940 ĝis 1941, pasigis sian militservon ekde 1943 ĝis 1945 en armebando direktata de Sy Oliver kaj laboris post tio kiel koncertvojaĝa organizisto por la orkestro de Cootie Williams kaj kiel muzikproduktisto por la malgranda diskeldonejo Sunrise. En 1950 li laboris komence kiel muzikisto ĉe sia patro kaj poste kiel mastrumisto. En 1960 li fariĝis muzikdirektisto ĉe kantistino Della Reese, en 1962 li fariĝis diskludisto en Novjorko. En 1965 li denove iris al la Orkestro Duke Ellington, tiam kiel trumpetisto kaj vojaĝorganizisto.

Post la morto de sia patro en la jaro 1974 li transprenis la elingtonan orkestron kaj vojaĝis kun ĝi tra Eŭropo (1975, 1977). En 1978 Mercer Ellington eldonis kunlabore kun recenzisto Stanley Dance biografion pri sia patro: Duke Ellington in Person: An Intimate Memoir. Dum la fruaj okdekaj jaroj li estis direktisto de la brodveja revuo Sophisticated Ladies kun melodioj de Duke Ellington. En 1986 li kunlaboris la prezentadon de la djukelingtona opero Queenie Pie. En la malfruaj okdekaj jaroj li transloĝiĝis al Danujo, kie li plejparte retiriĝis el la muzika vivo. En 1988 li ricevis Gremion por sia albumo Digital Duke (GRP).

La filo de Mercer Ellington, Edward, muzikis en la malfruaj sepdekaj jaroj en la elingtona orkestro. Lia pli juna filo Paul tranprenis la orkestron post lia morto. Lia filino Mercedes estas dancisto kaj ĥoreografo.

Ellington mortis mallonge antaŭ sia sepdeksepa datreveno pro kormisfunkcio.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Ricky Ford kaj Mercer Ellington en 1975

de la bandestro[redakti | redakti fonton]

  • Stepping into Swing Society (Coral Records, 1959)
  • Colors in Rhythm (Coral, 1959)
  • Black and Tan Fantasy, 1958/59 (MCA Records, 1973)
  • Hot and Bothered (Doctor Jazz, 1985)

kun la Duke Ellington Orchestra[redakti | redakti fonton]

  • Continuum (Fantasy Records, 1975)
  • Digital Duke (GRP Records, 1987) kun Barrie Lee Hall
  • Music Is My Mistress (Musicmasters, 1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]