Merka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Merka en Somalio ĉe Mogadiŝo.

Merka (Somala: Marka, araba: مركا) estas havena urbo en suda Somalio ĉe la Hinda Oceano. Ĝi estas la ĉefa urbo de la regiono de Malsupra Shabele kaj situas proksimume nur je 70 km sudokcidente de la ĉefurbo Mogadiŝo laŭ la marbordo en direkto al Kenjo.

Merka estas antikva Islamajnn centro.

La urbon setligis en la 7a jarcento la klano 'Biimaal' (aŭ Bijomal). la unuaj somaloj alvenis al la urbon en la 6a jarcento kaj kontrolis ĝin kaj la komercon en la regiono ĝis la 21a jarcento.

La Bijomaloj de Merka luktis kontraŭ la italaj koloniaj regantoj de la Italia Somalio dum dudekjara milito konata kiel la Bijomala Insurekcio dum kiuj la Diroj murdis kelkajn italajn guberniestrojn. Dum la Bijomala Insurekcio oni murdis ankaŭ elstarajn estrojn, kies memormonumentoj povas ankoraŭ troviĝi en Merka kaj en la regiono de Shabeellaha Hoose.

En malfrua 20a jarcento, la urbo iĝis konata kiel stranda altiraĵo, kvankam ĝi estis akre damaĝita dum la Somalia Enlanda Milito. La 13an de novembro 2008 ĝin kaptis sen rezisto Al-Shabaab, juna movado ligita al la Islamaj Kortumoj kio alportis pacon al kelkaj regionoj de Somalio 2 jarojn antaŭ la invado de usonhelpitaj trupoj de Etiopio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 1°42.89′N 44°46.2′E  /  1.71483°N, 44.77°O / 1.71483; 44.77 (Merka)