Merkata ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La merkata ekonomio estas ekonomia ordo, en kiu la taskoj plenumi la homajn bezonojn estas dividitaj inter specialiĝintaj profesiuloj, kaj en kiu la kunordigo de produktado kaj konsumo estas reguligita per la principo de mendado kaj ofertado. Fundamentaj elementoj de merkata ekonomio estas la rajto je posedo, la libereco interkonsenti kontraktojn kaj la konkurenco inter ekonomiaj agantoj.

La merkata ekonomio do kontrastas al la memzorga ekonomio, laŭ kiu la produktado nur orientiĝas laŭ la propra bezono kaj ne por la celo de interŝanĝo kun aliaj varoj aŭ servoj, kaj ankaŭ kontrastas al la planekonomio, en kiu la produktado de varoj kaj servoj estas planataj kaj fiksataj fare de centra ŝtata institucio.

Elemente necesa por merkata ekonomio estas funkcianta interŝanĝilo, do mono, kiu ebligas la nerektan interŝanĝon de varoj kaj servoj laŭ la modelo "varo kontraŭ mono, mono kontraŭ alia varo".

Sekvoj kaj kritikaro[redakti | redakti fonton]

Se la ŝtato ne intervenas, kiel okazas ĉe la planekonomio, oni lasas kiel ununura kontrolanto la regulo de mendado kaj ofertado, kio finfine signifas, ke kiu havas monon regas la ekonomian vivon, ĉar nur tiu povas kaj eĉ rajtas mendi aŭ produkti varojn aŭ servojn por oferti ilin. Tio estas la bazo de la funkciado de la socio laŭ la povo de la mono aŭ kapitalo, tio estas la kapitalismo; pro tio, laŭ multaj, la terminoj "kapitalismo" kaj "merkata ekonomio" aŭ eĉ "libera ekonomio" estas sinonimoj.

Ĉar gravas nur la deziro de la monposedanto pli kaj pliriĉiĝi, tre ofte super la neceso de la neposedantoj havigi al si la plej bazajn bezonojn, kiel estas manĝo, hejmo, vestaĵo ktp., la funkciado de la merkata maŝino iras kontraŭ la bezonoj de tiuj. Tio estas la bazo de la ekonomia diferencaro inter sociaj tavoloj, landoj, mondoregionoj ktp.

Eĉ kvankam la defendantoj de la Merkata ekonomio apogas, ke nur la merkataj fortoj regu la ekonomian maŝinaron kaj la ŝtato nur rigardu, kiam tiuj bezonas helpon de la ŝtato, ne dubas krii krizon kaj peti financan apogon de la ŝtato, kiel okazis dum la banka krizo de 2008 en Usono kaj Okcidenta Eŭropo. La ekskuzo estas, ke tio iras en ĉiesa profito, sed, kiam la monposedantoj enspezas, ne temas pri ĉiesa profito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]