Merkata prezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Merkata prezo estas tiu prezo, kiu elformiĝas laŭ la rilato de ofertoj kaj bezonoj (debito, aĉetpovo) sur la merkato. La merkatan prezon influas ankaŭ la ŝtata prezopolitiko ekz. apogo de venda prezo de politike gravaj varoj (pano, gaso, kurento), nivelo de dogano, imposto ktp.. Tiel la merkata prezo de iu lando, landogrupo (dogana unio kiel Eŭropa unio) diferencas de tiu sur mondmerkato. Ekzemple en Eŭropo la interna merkata prezo de sukero estas trioblo de la mondmerkata prezo.

En la iamaj socialismaj landoj oni neglektis la merkatajn rilatojn kaj arbitre, ŝtate dekretis prezon por preskaŭ ĉiuj varoj. Ankaŭ en tiuj landoj ekzistis fakte la merkata prezo, ĉar la mankantajn varojn oni povis aĉeti sur la nigra merkato je merkata prezo aŭ oni donis kaŝmonon por bezonataj varoj, tiam la ŝtata prezo kaj la kaŝmono kune montris la veran valoron de la varo.

La merkata prezo laŭ marksa terminologio: la merkata prezo estas tiu prezo, kiu elformiĝas je sekvo de la konkurenco-batalo en la industria branĉo kaj kiu fluktuas ĉirkaŭ la merkata valoro.