Merkava

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Merkava estas israela tanko, kiun sukcese pripafis Hizbulaho per laseraj granedoj Kornet-E. Ĝi pezas 63 (I-II)-65 (III-IV) tunojn, longas 7,6m, larĝas 3,72 m, altas 2,66 m, kun sekreta kiraso. Ĝi havas la armilojn de kanonoj de 105 mm (I-II) aŭ 120 mm (III-IV) kaj unu-du maŝinpafiloj (12,7 mm aŭ 2 x 7.62 mm) kaj kirasdetruaj pafiloj. La dizela pelilo havas 900 ĈP (I, II), 1.200 ĈP(III), 1.500 ĈP (IV). Atingopovo estas 500 km.

Izraelo decidis en 1970 ellabori propran tankon, ĉar neniu volis vendi al ili tiajn.

Ili lokigis la motoron en la antaŭan parton de la tanko, uzis kavan duoblan kirasadon, efektivigis malaltan konstruon kaj deklivitan kirasadon. ĝi kapablas savi 9 soldatojn.

Tipoj estas Merkava Mk 1 (ekde 1979), Merkava Mk 2 (ekde 1983), Merkava Mk 3 (ekde 1990), Merkava Mk 4 (ekde 2004). Oni ellaboris pluajn subspecojn por urbaj bataloj, savoj, teknikaj savoj ktp.