Merkosudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de Merkosudo
MERCOSUR

Merkosudo estas zono de komuna komerco en kiu partoprenas la landoj Brazilo, Argentino, Urugvajo kaj Paragvajo. La nomo estas mallongigo de Merkato Komuna de Sudameriko. Ĝia hispana nomo estas Mercosur (Mercado Común del Sur), kaj la portugala Mercosul (Mercado Comum do Sul).

Merkosudo fondiĝis la 26-an de marto 1991 per la subskribo de la Kontrakto de Asunciono. Temas pri interna merkato de pli ol 200 milionoj da konsumantoj, kiu nuntempe etendiĝas sur areo de 12 milionoj da km² aŭ ĉ. 58 % de Latinameriko kaj havas MEP-on de ĉ. 753,3 miliardoj da dolaroj, eksportkvanton de ĉ. 55 miliardoj da dolaroj kaj importkvanton de 45 miliardoj da dolaroj.

Ŝtatoj

Membroŝtatoj de Mercosur estas:

Krome asociiĝintaj ŝtatoj estas:

Kun Meksiko la organizaĵo Mercosur la 8-an de julio 2004 komencis traktadojn pri asociiĝo.

Bolivio ekde la ekposteniĝo de Evo Morales komence de la jaro 2006 ripete esprimis interesiĝon pri plena membreco. La realigo de tiu plenmembriĝo tamen unuflanke dependas pri decido, ĉu la lando samtempe ankaŭ rajtu plumembri en la Anda komunumo, kaj aliflanke dependas je rezulto de konflikto kun Brazilo rilate al la ŝtatigo de komerco pri gaso kaj nafto tiulande. Kontraŭe al tio, Urugvajo en 2006 kadre de konflikto kun Argentino pri konstruo de celulozofabrikoj diskutigis la propran membrecon en la organizaĵo Mercosur. La urugvaja registaro per la Mercosur-statuto vidas sian agopovon limigitan, precipe rilate al sendependaj traktatoj pri libera komerco kun pliaj landoj.

Laŭ la "Protocolo de Ushuaia sobre Compromiso Democrático" (Protokolo de Ushuaia pri demokratia kompromiso), nur demokrataj ŝtatoj rajtas aliĝi al Merkosudo. La protokolo helpu eviti ke latinamerikaj ŝtatoj denove falu en diktatorecon.

La unuece bluaj pasportoj de la membroŝtatoj havas - simile al pasportoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio - super la nomo de la ŝtato la vorton „Mercosur“, sur brazilaj pasportoj en ties portugala formo „Mercosul“.

Celoj de Merkosudo

La celoj de Merkosudo troviĝas en la antaŭ-sekcio de la kontrakto de Asunción. Ili estas:

  1. la pligrandigo de la naciaj merkatoj de la membro-ŝtatoj kiel fundamenta kondiĉo por plirapidigo de la ekonomia disvolviĝo kun atento pri la socia justeco; ĉi-tio atingiĝu kun samtempa atentado de la medi-protektado, kaj per plibonigo de la infrastrukturo inter la membro-ŝtatoj, per kunordigo de la makroekonomiaj politikoj kaj per komplementigo de la sektoraj politikoj
  2. adekvata envolviĝo de la membro-ŝtatoj en la internacian sistemon de la grandaj ekonomiaj blokoj
  3. subteno de la scienca kaj teĥnika disvolviĝo de la membro-ŝtatoj (ĉi-tiel oni celas al plibonigo de la oferto kaj kvalito de varoj kaj servoj kaj tiel plibonigo de la vivkondiĉoj)
  4. alvenigo de pli kaj pli ampleksa unuiĝo inter la popoloj.

Ĉi tiujn celojn oni atingu laŭ artikolo 1 de la kontrakto de Asunción ĝis la 31-a de decembro 1994 per kreo de komuna merkato, kiu havu la jenajn ecojn:

  • libera komerco de varoj, servoj kaj produktado-faktoroj inter la membroj-ŝtatoj; i.a. per forigo de doganoj, de ne-tarifaj malhelpoj al la komerco kaj ĉiaj aliaj agoj samefikaj;
  • starigo de komuna ekstera dogano kaj decido de komuna komerc-politiko al fremd-ŝtatoj aŭ grupiĝoj de ŝtatoj kaj kunordigo de starpunktoj en regionaj kaj internaciaj ekonomiaj forumoj;
  • kunordigo de la makro-ekonomiaj kaj sektoraj politikoj inter la membro-ŝtatoj; al ĉi-tiuj apartenas: la politiko pri ekstera komerco, pri agrikulturo, pri industrio, la fiska, mona, kurza kaj kapital-merkata politiko, la politiko pri servoj, pri dogano, pri trafiko, pri komunikado, kaj aliaj politikoj prikonsentotaj por kreo de adekvataj kondiĉoj por la konkuro inter la membro-ŝtatoj; kaj
  • garantioj fare de la membro-ŝtatoj, harmoniigi sian leĝfaradon pri la respektivaj fakoj, por atingi plifortiĝon de la integriĝa procezo.

Post la malplirapidiĝo de la progreso de Merkosudo fine de la 1990-aj jaroj, la membro-ŝtatoj anoncis novan etapon de la regiona integriĝo en 2000; tiun ili nomis "Relanzamiento del MERCOSUR" (relanĉo de Merkosudo). Ĝia celo estas plifortigi la dogan-unuiĝon ene kaj ekstere.

La registaroj de la membro-ŝtatoj tial substrekis la konverĝon kaj kunordiĝon de la makro-ekonomio. Oni volas atingi daŭrivan fiskan kaj monan politikon por garantii la stabilecon de la prezoj.

Post ĉi-tiu relanĉo Merkosudo krome pritraktu intense la jenajn partajn temojn:

  • aliro al la merkatoj
  • plirapidigo de la doganeja traktado
  • instigo de investado, produktado kaj eksporto
  • komuna dogan-tarifo
  • konkura juro
  • solvo de konfliktoj
  • realigo de la merkosuda juro en la membro-ŝtatoj
  • plifortigo de la institucia strukturo
  • eksteraj rilatoj

Organoj

Organoj de merkosudo

En la kontrakto de Asunción de 1991, nur du organoj menciiĝas kaj iliaj funkcioj nur tre malekzakte difinitas dum la transiro al la komuna merkato. Tio havis la avantaĝon, ke oni ne devis subteni rigidajn strukturojn, kaj plifaciligis kontinuan disvolviĝon de la integriĝa procezo. La protokolo de Ouro Preto de 1994 kompletigis kaj konkretigis la institucian strukturon de Merkosudo en la senco, ke ĝi kreis a) novajn organojn kaj b) difinis iliajn ecojn kaj respondecojn. Artikolo 1 de la protokolo de Ouro Preto nomas kiel organojn de Merkosudo:

  • El Consejo del Mercado Común (CMC)
  • El Grupo Mercado Común (GMC)
  • La Comisión de Comercio del MERCOSUR (CCM)
  • La Comisión Parlamentaria Conjunta (CPC)
  • El Foro Consultivo Económico-Social (FCES)
  • La Secretaría Administrativa del MERCOSUR (SAM)

La du unuaj organoj kaj la sekretariejo ekzistas ekde la subskribo de la kontrakto, sed la sekretariejo komence ne havis la statuson de organo, sed estas subordigita kromorgano de la GMC.

Nek en la kontrakto de Asunción nek en la protokolo de Ouro Preto troviĝas la merkosudaj pintkunvenoj. Ili estas duonjaraj renkontiĝoj de la prezidantoj de la merkosud-ŝtatoj, kiuj okazas samtempe kun la kunsidoj de la CMC. La pintkunvenoj estiĝis el politika iniciato kaj ekde tiam daŭras pro kutimo. En artikolo 6 de la protokolo de Ouro Preto troviĝas tiel la ununura indiko pri la pintkunvenoj:

"La konsilio de la komuna merkato ĉiam kunvenas, kiam ĝi taksas tion sencplena; necesas almenaŭ unu kunsido duonjare kun la partopreno de la prezidantoj de la membro-ŝtatoj."

Merkosudo kaj la EU

La 15-an de decembro 1995, Merkosudo kaj EU interkonsentis pri asociiĝo, kiu estas antaŭ-stupo al interkonsento pri libera komerco. En la jaro 2004 la negocoj pri ĉi-tio venas al fino kaj oni taksas ilian kompletiĝon antaŭ la fino de 2004. Grava disputata temo estas la aliro de agrikulturaj produktoj al la eŭropa merkato.

La nuna propono de EU al Merkosudo estas la jena:

Kvantoj (en tunoj) post finiĝo de la Merkosud kaj de la MOK
Produktoj Merkosud-negocoj MOK-negocoj
Bioetanolo 500.000 500.000
Maizo 400.000 300.000
Tritiko 100.000 100.000
Bovaĵo altkvalita 50.000 50.000
Birdaĵo 37.500 37.500
Porkaĵo 6.000 6.000
Bananoj 30.000 0
Laktopulvoro 6.500 6.500
Fromaĝo 10.000 10.000
Rizo 20.000 20.000

La merkosud-landoj tute ne jam kontentas pri tiu ĉi propono. Krome, la EU-oferto ligitas al kondiĉoj. La merkosudanoj devas ekzemple forigi doganojn de preskaŭ ĉiuj industri-produktoj. Produktaj doganoj de nun malpli ol 4 % estu tuj forigitaj.[[Kategorio:Liberkomercaj traktatoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara