Merkuro (planedo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merkuro
Planedo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger.
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger.
Merkuro, fotita de la usona kosmoesplorilo Messenger.
Ter-interna planedo • ena planedo
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Merkuro vd
Malkovro
Malkovrinto nekonata valoro vd
Dato de malkovro Pratempo
Loko de malkovro nekonata valoro vd
Unua superflugo Mariner 10
(29-an de marto 1974)
Unua enorbitiĝo Messenger
(18-an de marto 2011)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
57 909 100 km (0,39 AU)
46 001 200 km (0,31 AU)
69 816 900 km (0,47 AU)
Discentreco 0,205 630
Meza anomaliangulo 174,796°
Klinangulo 7,005° (rilate al la ekliptiko); 3,38° (rilate al la suna ekvatoro); 6,34° (rilate al la ebeno de Laplace)
Periodo 87,9691 tagoj
Meza cirkulrapido 47,87 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
48,331°
Argum. de periapsido 29,124°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Neniu
Neniu
Fizikaj ecoj
Diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
(4 879,4 ± 2) km
< 0,0006
7,48 × 107 km2
6,083 × 1010 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
3,3022 × 1023 kg
5427 kg/m3
3,7 m/s2
4,25 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

58,646 tagoj
Aksa kliniteco (2,11 ± 0,1)'
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma
(de poluso ĝis ekvatoro)
80 K ĝis 100 K
200 K ĝis 340 K
380 K ĝis 700 K
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,142[1]
0,068
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
1,9 vd
-1,9 (laŭ iuj fontoj -2,6)
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

4,5"
13"
vdr

Merkuro[2] estas la plej malgranda planedo de la Sunsistemo, kaj ankaŭ la plej proksima al la Suno.

Merkuro ricevis sian nomon de la romia dia heroldo Merkuro, verŝajne pro sia rapida migrado tra la ĉielo. Ties helmon kun flugilojn montras la astrologia simbolo de Merkuro: ☿.

La planedo posedas nek naturajn satelitojn, nek ringojn.

Fizikaj ecoj

Tiun ĉi mozaikon de Merkuro fotis la sondilo Mariner 10 dum la lasta parto de sia alveno al la planedo, la 29-an de marto 1974. La mozaiko konsistas el 18 bildoj, fotitaj je 42-sekundaj intervaloj, kiam la distanco inter la sondilo kaj la planedo ankoraŭ valoris 200.000 kilometrojn (6 horojn antaŭ la tempo de plej proksima aliro).

Merkuro estas la malplej granda planedo; ĝi tamen estas pli granda ol Plutono aŭ ol la Luno. Ĝi aspektas simile al la Luno: ĝia surfaco same riĉas je krateroj kaj montoj. La kraterojn kaŭzis la frapado de asteroidoj kaj kometoj, same kiel sur la Luno, sed la krateroj estas plejparte pli grandaj ol tiuj de la Luno, ĉar apud la Suno astroj iras multe pli rapide. La plej granda kratero estas Caloris, 1550 km en diametro, 3,8-3,9 miliardojn da jaroj en aĝo.[3] La kolizio, kiu estigis ĝin, estis tiel giganta, ke ĝi, kiel oni supozas, sulkigis la kontraŭan flankon de Merkuro.

Merkura mistero estas ĝia forta magneta kampo, kiu defias nian komprenon pri la formiĝo de la Suno kaj la planedoj. Ĝi supozigas, ke Merkuro iam estis multe pli granda, aŭ la Suno multe pli brila.

Tago de Merkuro estas la plej longa el ĉiuj planedoj de la Sunsistemo – 176 teraj tagoj – kaj estas eĉ pli longa ol al merkura jaro (88 tertagoj).

Pro la malgranda distanco ekde la Suno, Merkuro estas la dua plej varmega planedo de la Sunsistemo, post Venuso: en la ekvatora regiono la temperaturo povas atingi 700 K, kio sufiĉas por fandi plumbon. La merkura nokto, tamen, estas aparte malvarma - nur 100 K, pro la manko de densa atmosfero.

Historio de observado

Merkuro estas videbla en la ĉielo de la Tero ankaŭ sen teleskopo, kaj tial estas konata ekde la pratempo. Ĝia proksimeco al Suno malfaciligas observadon, kaj ĝi nur videblas okaze de sunleviĝo kaj sunsubiro; malgraŭ tio, jam la antikvaj egiptoj, la ĉinoj kaj la sumeranoj (en la 3-a jarmilo antaŭ Kristo) konis ĝin.

La helenoj atribuis al la planedo du nomojn: Apolono, kiel matena astro, kaj Hermeso, kiel vespera astro. Ĉirkaŭ 4-a jarcento antaŭ Kristo grekaj astronomoj komprenis, ke temas pri la sama planedo.

Pro la malfacila observeblo de la ĉirkaŭsuna regiono el Tero, ĝis la 20-a jarcento oni kutimis pensi, ke Merkuro ne estis la plej interna planedo de la sunsistemo; iuj astronomoj asertis, ke ili observis pli internan planedon, Vulkano. Tamen, neniu tia korpo ekzistas, kaj verŝajne dum iuj el tiuj observatoj la koncernita objekto estis Merkuro mem.

En la jaro 1631 la franca astronomo Pierre Gassendi kiel la unua observis pasado de la Suno fare de Merkuro, danke al antaŭkalkuloj de Johannes Kepler. En 1639 la itala astronomo Giovanni Battista Zupi perteleskope observis, kaj priskribis, la fazojn de Merkuro, tute similaj je tiuj de Venuso kaj de la Luno; tio pruvis, ke ankaŭ Merkuro orbitis la Sunon.

Esplorado

Merkuro kun falsaj koloroj.

Pro sia proksimeco al la Suno, Merkuro estas malfacile studebla. Kiam kosma ŝipo estas tiel proksime de la Suno, ĝia rapido tre pligrandiĝas kaj haltiĝi apud Merkuro (por alteriĝi sur surfaco de la planedo aŭ fariĝi ĝia satelito) estas problema. Tio postulas eĉ pli multe da hejtaĵon ol por ke forlasu la Sunsistemon.

Ĝis la fino de la 20-a jarcento unu flanko de la planedo estis tute nekonata. La plimulto de nia scio pri Merkuro tiam devenis de tri superflugoj fare de la usona kosmoesplorilo Mariner 10 en 1974 kaj 1975. Ĝis nun, roboto neniam staris sur surfaco de Merkuro.

La unua enorbitiĝo estas tiu de la kosmoesplorilo Messenger (anglalingva akronimo de MErcury Surface, Space ENviroment, GEochemistry, and Ranging – Surfaco, Spaca Medio, Geokemio kaj Liniiĝo de Merkuro), komenciĝanto en 2011. La sondilo estis lanĉita la 3-an de aŭgusto 2004, kaj ĝiaj ĉefaj taskoj estas la plena ekkono de la surfaco kaj esploro ĉe la polusoj pri glacio.

Kulturhistorio

Alegoria reprezentado de Merkuro, kiel reganto de la zodiakaj signoj de la virgo kaj de la ĝemeloj, Hans Sebald Beham, 16-a jarcento.

La sumeroj nomis Merkuron Ubu-idim-gud-ud; la babilonanoj uzis nomojn Nabu, gu-ad, gu-utu.

En antikva Grekujo la planedo Merkuro rilatis al la dio kaj diomesaĝisto Hermeso kaj, eble, ankaŭ al la titanoj[4] Metis kaj Koios. La planedo videbla nur en krepusko kaj tial videbla nur malfacile, la moviĝemega planedo iĝis kiel simbolo de Hermeso estanto patrono de komercistoj, vojaĝistoj, ŝtelistoj. Ĉe la romianoj Hermes korespondis, almenaŭ en la postantikva epoko, al Mercurius, kies nomo devenas de mercari (latine komerci).

Laŭ li estas nomata tago de la semajno: dies Mercurii, en Esperanto merkredo, en la germana Mittwoch, en la franca mercredi, en la itala mercoledì, en la hispana miércoles, en la rumana miercuri, en la albana e Mërkura. La ĝermanoj rilatigis la planedon al la dio OdinWotan, al kiu rilatas la sama semajntago: en la angla Wednesday kaj en la nederlanda Woensdag.

En la antikvo kaj en la mondo de la mezepokaj alkemistoj Merkuro estis ligita al la moviĝema planedmetalo hidrargo. En multaj lingvoj la nomo de la metalo montras ankoraŭ nuntempe tiun devenon: en la angla Mercury, en la franca Mercure.

Ĉielo vidata de Merkuro

De Merkuro la Suno estas vidata kiel mezkvante 2,5-oble pli granda (laŭ diametro) kaj 6-oble pli hela ol de la Tero. Ĉi tiuj parametroj estas tre variemaj (diametro de 2,2 ĝis 3,2, heleco de 4,8 ĝis 10,2), ĉar la formo de la orbito de Merkuro estas ne tre proksima de la cirkonferenco (havas grandan discentrecon). La granda discentreco krome kaŭzas, ke dum iuj periodoj de la merkura jaro la Suno haltas aŭ eĉ iras malantaŭen en la ĉielo de Merkuro.

La laŭ heleco dua astro de la merkura ĉielo estas Venuso. Ĝi estas tie eĉ multe pli hela ol en la ĉielo de la Tero, ĉar de la Tero oni neniam vidas Venuson je plena fazo (ĝi estas en ĉielo tro proksima al la Suno), sed de Merkuro plena Venuso estas vidata dum opozicio laŭ la Suno kaj havas videblan magnitudon −7,7.[5]

La Tero estas ankaŭ tre hela astro en merkura ĉielo (magnitudo −5). Eĉ la Luno lumas simile al helaj steloj (magnitudo −1,2) kaj kiel regulo estas videbla aparte de la Tero (la plej granda videbla distanco inter la Tero kaj la Luno estas ĉirkaŭ 15′).

Referencoj

  1. Mallama, A.; Wang, D.; Howard, R.A. (2002). “Photometry of Mercury from SOHO/LASCO and Earth”, Icarus 155 (2), p. 253–264. doi:10.1006/icar.2001.6723. 
  2. en vortaro.net
  3. http://www.newscientist.com/article/dn13257
  4. J.M.Hunt, Planets, Their Powers and Their Titans (Planedoj, ĝiaj fortj kaj titanoj), eld. Desy
  5. Yakov Perelman; Arthur Shkarovsky-Raffe. (2000) Astronomy for Entertainment. University Press of the Pacific. ISBN 0-89875-056-3.

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj