Merlin (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Merlin diktas siajn poemojn (el franca 13-jarcenta libro)

Merlin, magiisto en legendoj pri Reĝo Arturo.

Lia plej frua apero estas en la Historia Regum Britanniae (Historio de la Britaj Reĝoj) de Geoffrey de Monmouth. Postaj verkistoj aldonis materialon al la legendo.

Merlino estis la filo de homa virino kaj inkubo, de kiu li heredis supernaturajn povojn. Per magio, li aranĝis la naskon de Arturo: Uther Pendragon enamiĝis al Igraine kaj klopodis amori ŝin. Ŝi informis sian edzon Gorlois, kaj senpermese ili eliris de la angla kortego kaj revenis al Kornvalo. Uther Pendragon atakis ilin kaj Gorlois sendis sian edzinon al Tintagel. Merlino maskvestis Uther kiel Gorlois, kaj Uther eniris Tintagel, kie li amoris Igraine, kiu kredis ke estis ŝia edzo en la lito. Rezulte Igraine naskis Arturon.

Merlin servis kiel konsilanto de Arturo ĝis li estis sorĉita de Damo, kiu estis, laŭ iuj verkistoj, la Damo de la Lago, kaj, laŭ aliaj, ties sekvantino Nimue.

Merlin ludas kernan rolon en la romano La Estinta kaj Estonta Reĝo de Terence White, kaj Mary Stewart verkis romanan trilogion pri li.

Ŝablono:Link FA Ŝablono:LigoLeginda