Meroe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la norda piramidaro
Ornamita ŝtono ĉe la piramido N12 en la jaro 2005
Mapo de Meroe kaj ties tombejoj
Ruinoj de la urbo
Dekorita ujo el Meroe
Plano de la Suntemplo

Meroe ([meˈroːə]; greke: Μερόη; demote: Mrwe; hieroglife: Mrw kaj ankaŭ Brw; meroee: Medewi) estis la ĉefurbo de la regno de Kuŝ inter ĉirkaŭ 400 a.K. ĝis 300 p.K. Tial oni nomas la epokon, kiam Meroe estis ĉefurbo ankaŭ la regno de Meroe.

Plano de la urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo konsistis el tri partoj:

  1. la tiel nomata 'reĝa urbo', ĉirkaŭita de murego, en kiu troviĝis palacoj kaj aliaj gravaj konstruaĵoj,
  2. la templaro de des Amon-Reo kaj
  3. la ĉirkaŭa loĝejoj de la popolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni scias nenion pri la fondo de la urbo. Dum profundaj elfosadoj troveblis simplaj kabanoj. El pli fruaj epokoj oni trovis objektoj kun nomoj de la napataj Aspelta kaj Senkamanisken, kiu montras, ke jam delonge la urbo havis gravan rolon.

Meroe en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj (kaj unuaj) estas Meroe:

Citaĵo
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.
Ili vojaĝas suden al centpordega Teb-urbo.
-Jen la Amona Templo de l'Suvereno nubloĝa,
kien la homoj paŝas laŭ longa sfinksavenuo
el tiu de Luksoro; piemaj artokreaĵoj
kun hieratikaj skulptoj, surmuraj pentroj okrecaj.
Ambaŭ plu ŝvebas cele al alta-Nila Meroe,
ĉefurbo de l'Kuŝregno, kun multlegenda palaco.
-Jen la granitaj temploj, sunhomoj korpe lanhavaj,
laŭvicaj piramidoj, kiuj sagmontre leviĝas,
eternaj atestantoj pri postmorteco vivloga.[1] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • L. Török: Geschichte Meroes. Ein Beitrag über die Quellenlage und den Forschungsstand. En: Aufstieg und Niedergang der römischen Welt. Bd. II.10.1 (1988), S. 107–341.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 16° 52' 48" n. Br., 33° 43' 12" ö. L.