Distrikto Merseburg-Querfurt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Merseburg-Querfurt)
Saltu al: navigado, serĉo
Lage des Landkreises Merseburg-Querfurt in Deutschland.png

La distrikto Merseburg-Querfurt - germane Landkreis Merseburg-Querfurt - estis distrikto de Germanio en la sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto. Dum julio 2007 la distrikto kun la najbara "Saalkreis" fuziis kaj ekestis la nova distrikto Saale (germane Saalekreis). La urbo Merseburg estis la administra centro de la malnova distrikto. Sur ties areo de 804,66 km² loĝis 132.180 homoj; do meznombre 164 sur unu kvadrata kilometro (en tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro dum 2007 estis 124, en Germanio 231).