Mersevát

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mersevát (merŝevat) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Celldömölk. Merŝe estas hungara familia nomo.

Poŝta kodo: 9531

Areo: 11  km²

Loĝantaro: 570

Situo [redakti]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, preter la fervojo Celldömölk-Győr, laŭ la ĉefvojo Celldömölk-Pápa, en ambaŭ bordoj de rivero Marcal, kie estas trapasejo.

Historio [redakti]

Pli frue loĝis tie romianoj, pli frue nekonatuloj, kiuj konstruis terfortikaĵon. Memstaraj vilaĝoj Belsővát kaj Merse unuiĝis en 1907. La loĝantaro okupiĝas pri agraraj produktoj, aŭ laboras en la najbara Celldömölk.

Vidindaĵoj [redakti]

La vilaĝo havas novan katolikan preĝejon kaj luteranan preĝejon el 1935.