Meru

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Meru estas urbo (ankaŭ universitata urbo) kaj diocezo en Kenjo. Ĝi estas administra centro de distrikto.

Mapo pri Kenjo, kie Meru estas trovebla en la centro

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Geografio [redakti]

Meru situas sur altebenaĵo en centro de la lando.

Loĝantaro [redakti]

Loĝantaro de Meru laŭ informo de pola Vikipedio estas nur 50273, laŭ angla Vikipedio 240.900, laŭ serba Vikipedio 146.987, do la fontoj ege diferencas.

Historio [redakti]

Britoj fondis Meru-on en 1911, kiel loko de agrikulturistoj.

Ekonomio [redakti]

Meru estas komerca, agrikultura kaj eduka centro. Oni okupiĝas pri kafoj, teoj, lignaĵoj, faboj kaj bredado de bestoj.

Trafiko [redakti]

Meru havas 3 pavimitajn vojojn al direktoj de la ceteraj urboj.

Klimato [redakti]

Meru situas tre proksime al la ekvatoro, tamen pro sia konsiderinda alto ĝi havas ne vere tropikan, sed preskaŭ subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo varias inter 14-23 °C. Jare pluvas po 1366 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en aprilo kaj en novembro kulminas la pluvo.

Vidindaĵoj [redakti]

Fontoj [redakti]

  • Angla, pola kaj serba Vikipedioj
  • Mapo