Mervelier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mervelier
Blazono de Mervelier
Blazono de Mervelier
Blazono de Mervelier
Mervelier
Mervelier
Mervelier
komunumo en Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 20′ 30″ N 7° 30′ 0″ O / 47.34167 °N, 7.50000 °O / 47.34167; 7.50000 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 30″ N 7° 30′ 0″ O / 47.34167 °N, 7.50000 °O / 47.34167; 7.50000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 562
Areo 9,70 km²
Alteco 556 m super marnivelo
Poŝtkodo 2827
Komunumkodo 6715
Mapo de Mervelier
Mapo de Mervelier
Situa mapo de Mervelier
vdr

Mervelier (malnova germanlingva nomo Morschwil) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 562 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mervelier situas ĉe la orienta flanko de la Valkaldrono de Delemonto ĉe la bordo de la rivero Scheulte, alfluanto de Birs. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,70 km², de kiuj 53% estas kovritaj de arbaro, 44% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mervelier limas al en nordo al Montsevelier, en nordoriento al Beinwil (Kantono Soloturno), en sudoriento al Schelten (Kantono Berno), en sudo al Vermes, kaj en okcidento al Corban.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mervelier situas ĉe la pasejvojo tra Schelten-Pasejo de Delemonto al Mümliswil en Kantono Soloturno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de la stacidomo de Delemonto al Montsevelier.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mervelier datiĝas el la jaro 1184 kiel Morswilre.

Dum la mezepoko ĝis la jaro 1793 Mervelier apartenis al la parohharo Grand-Val. La paroĥaro Grand-Val siavice troviĝis sub la regado de la Princabatejo Bazelo. De 1793 ĝis 1815 Mervelier apartenis al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste ek de 1800 de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno, kaj Corban estis atribuita al la berna distrikto Moutier. En la jaro 1975 la loĝantaro de Mervelier voĉdonis por la aliĝo al la fondota Kantono Ĵuraso. Tial la komunumo ek de la 1-a de januaro 1979 apartenas al la distrikto Delemonto de la tiam fondita nova kantono. [1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 estis fondita el Montsevelier, Vermes kaj Vicques la nova komunumo Val Terbi. Origine volis partopreini ankaŭ komunumoj Corban, Courchapoix, Courroux kaj Mervelier, sed iliaj loĝantaroj dum la baloto de la 7-a de feburaro 2012 malakceptis la kuniĝon, kial la nova komunumo nun konsistas nur el tri de la sep komunumoj de la valo. Pro la rezulto de la baloto la komunumo Mervelier konservis sian aŭtonomion.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]