Mesapianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Popoloj sur la itala duoninsulo komence de la ferepoko (ĉirkaŭ la jaro 800 a.K. )

La mesapianoj (latine messapii) estis la loĝantoj de la suda parto de la antikva regiono Japygia, la nuntempa regiono Apulio en la sudo de Italio. Temas pri teritorio ĉirkaŭ la nuntempaj urboj Taranto, Brindizio kaj Lecce. La mesapianoj estis parencaj al la peuketianoj (en la nuntempa provinco de Bari) kaj al la daunianoj (en la nuntempa provinco de Foggia), kiuj ankaŭ konatas sub la nomo "salentianoj". La ĉefaj urboj de la mesapianoj estis Uzentum, Rudiae, Brindizio (latine Brundisium) kaj Oria (latine Uria).

Oni pensas, ke la nomo mesapianoj signifas "popolo inter du maroj", kio kongruas kun la fakto, ke ili setlis en la sudo de Apulio, inter la Adriatika Maro kaj la Ionia Maro, tio estas en la kalkanumo de la boto, por tiuj kiuj vidas la italan duoninsulon kiel botobildo. La mesapianoj miksiĝis kun alipopolaj lokuloj kaj fondis la unuajn urbojn, en kiujn ili enkondukis siajn tradiciojn kaj ritojn.

ceramikaĵoj de la mesapianoj

Laŭ la helena historiisto Herodoto la mesapianoj, kiuj estis etne unueca popolo, devenis de la kretanoj. Nuntempaj historiistoj tamen supozas, ke ili devenis el Ilirio kaj ĉirkaŭ la jaro 1000 a.K. venis al Otranto.

Herodoto ankaŭ mencias, ke la mesaianoj serioze venkis la helenojn en la greka setlejo Taranto dum la jaro 473 a.K. – la helena historiisto ligas tiun venkon al la mitologia reĝo Minoo de Kreto.

Nur malvasta nombro da enskribaĵoj en la mesapiana lingvo konserviĝis ĝis la nuntempo; iuj el ili videblas en la nacia arkeologia muzeo de Taranto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]