Mesas de Ibor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Mesas de Ibor
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Isabel Nájera Salas
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 180  (2008)
Geografio
Areo 49
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Mesas de Ibor estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas meseños. La censita populacio en 2008 estis de 180 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Mesas de Ibor estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Ibores, je altitudo de 487 m; je 123 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 49 km².

Ĝi limas norde kun la rivero Taĵo, oriente kaj sude kun la rivero Ibor kaj okcidente kun la sierra de la Hache. Distas 8 km de Bohonal de Ibor, aliaj 8 km de Valdecañas de Tajo, de Madrido 225 km kaj de Cáceres 123 km.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado (bovoj, kaproj kaj ŝafoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de epokoj prahistoria, antaŭromia kaj romia (ponto, ŝoseo kaj fonto), krom tomboj pramezepokaj, kio povus sugesti, ke la lokon oni setligis en epoko de visigotoj. Post la Reconquista kaj dum la reĝado de Sanĉo la 4-a ekformis parton de la senjorlando de Belvís de Monroy, sed en tiu sama 13a jarcento akiris la statuson de vilaĝo kun jurisdikcia pilorio (la kvar brakoj indikas jurisdikcion je la 4 kardinalaj punktoj). En la 16a jarcento oni konstruis la preĝejon de Sankta Benedikto, laŭ stilo de la epoko de Katolikaj Gereĝoj.

Dum la 18a jarcento oni plibonigis padojn. Dum la komenco de la 19a jarcento en la Milito de Hispana Sendependiĝo, la 17a de marto de 1809 okazis la batalo de Mesas de Ibor, kun franca venko. Restas detruita murego laŭlonge de la monto kiel atestilo de la setliĝo de la hispanaj pafistoj en la Montopasejo de Campillo.[1] Dum la dua duono de la jarcento finis la regadon de nobeluloj kaj riĉuloj aĉetis komunajn bienojn.

Falis multaj mesanoj en la militoj postaj kaj ĉefe dum la Hispana Enlanda Milito ambaŭflanke. Krome estis en tiu teritorio ege aktiva la respublika gerilo post la fino de la milito, ĉefe ĉar unu el ties estrojnome Jerónimo Curiel "el Gacho" estis de Mesas. Li ĉefrolulis en 1945 (6 jarojn post la fino de la milito) la konkeron de la vilaĝo fare de la gerilanoj kaj la forrabon al la policanojn de la guardia civil de ties armilaro. Badaŭrinde pro tio ordonis poste mortpafi la policanojn la kruela oficiro Gómez Cantos. Jerónimo Curiel estis mortpafita ĉe Valero (Torrejón el Rubio).

Dum la epoko frankisma okazis grava elmigrado, unue al Francio kaj poste al Madrido kaj Eŭskio (Lasarte kaj Vitoria). Ankaŭ oni konstruis la ŝoseon (1963) kiu ligas Mesas kun Valdecañas de Tajo. Dum la epoko demokracia oni plibonigis la vivnivelon, sed oni ankaŭ multe eraris, ekzemple pro detruo de la restoj de la romia ŝoseo aŭ pro kontraŭleĝa privatigo de komunaj vojoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la Mapa Topográfico Nacional laŭnome de Collado de Mesas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]