Mesino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ĉefpreĝejo en Mesino (2009)
Messina
urbo • komunumo de Italio • urbego • poliso
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio (2005)
Provinco ME Mesino (2005)
Geografia situo 38° 11′ N, 15° 33′ O (mapo)38.18333333333315.55Koordinatoj: 38° 11′ N, 15° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 3 m
Areo 211 (2005) km²
Loĝantaro 218 786 (2023)
Loĝdenso 1024 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Messina#Frazioni (2005)
Najbaraj komunumoj Fiumedinisi, Itala, Monforte San Giorgio, Rometta, Saponara, Scaletta Zanclea, Villafranca Tirrena (2005)
Patrono Madonna della Lettera
Festa tago 3-a de junio (2005)
Nomo de loĝantoj messinesi, Peloritani, Mamertini
Poŝtkodo 98121–98168
Imposta kodo F158
Kodo laŭ ISTAT 083048
Telefona prefikso 090
Retpaĝo http://www.comune.messina.it
Loko en mapo
vdr

Mesino (itallingve Messina, sicililingve Missina) estas grava havenurbo de Italio, en nordorienta parto de Sicilio, ĉe piedoj de de la Peloritani-montaro, sur bordoj de la Mesina markolo.

Historiaj fontoj mencias ĝin en ĉ. 730 a.K., ĝia greka nomo estis Zankle pro la falĉileto-forma haveno. Ĝin posedis en la 5-a jc. la grekoj, detruis ĝin en 396 a.K. la kartaga Himilco. La grekoj reokupis ĝin, en 289 iĝis posedaĵo de komercistoj, kiuj aliancis en 264 kun Romio. Post la unua punika milito (264–261 aK), Mesino iĝis libera urbo, en alianco kun Romo.

Post kolapso de la Romia Imperio, la urbon okupis la gotoj, la bizanca imperio (535), poste la araboj (842), la normanoj (1061). Tie mortis en 1197 Henriko la 6-a germana-romia imperiestro.

En 1266 - pro formorto de la dinastio de Manfred - la urbo iĝis posedaĵo de la francaj Anĵuoj, poste tiu de la Aragonia dinastio, kaj fine tiu de la hispanaj Bourbonoj. La urbo partorpenis en la Risorgimento, en la revolucioj de 1821, 1847 kaj 1848, fine ĝi liberiĝis en 1860 kiel parto de la Sicilia Duobla Reĝlando.

La urbon grave deturis tertremo en 1783 kaj preskaŭ tute detruis en 1908. Messina servis dum la dua mondmilito kiel grava milita punkto por la aliancanoj, kiuj tie kolektis kaj ekis soldatojn (1943) dum invado de Sicilio.

La universitato estis fondita en 1548.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.unime.it Universitato de Messina greke http://www.provincia.messina.it Provinca retejo greke http://www.eu-history.leidenuniv.nl/index.php3?m=10&c=52