Messel (eksminejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la eksminejo Messel
Monda heredaĵo de UNESKO

Koordinatoj: 49°55′3″N 8°45′24″O  /  49.9175°N, 8.75667°O / 49.9175; 8.75667 (Messel (eksminejo)) La eksminejo Messel - germane Grube Messel - estas eksa subĉiela minejo en Germanio, iom norde de Darmstadt en la federacia lando Hesio de Germanio, en la komunumo Messel. La eksminejo estas mondfama pro sia abundo da trovitaj fosilioj el la eoceno, paleontologia epoko antaŭ 50 milionoj da jaroj. Oni ekspluatis tie de 1859 ĝis 1970 bituman skiston. Pro ĝia granda geologia kaj scienca graveco Unesko dum la jaro 1995 nomumis ĝin monda heredaĵo, la unua kaj ĝis 2008 la sola naturheredaĵo de Unesko en Germanio.

Messel en eoceno[redakti | redakti fonton]

La fosejo de Messel estas 60 m sub la ĉirkaŭa terennivelo, kaj ĝi havas areon de 0,7 km². La oleoskista sedimento atingas profundecon de 190 m. [1]

Kiam la sedimentoj formiĝis en eoceno antaŭ 47 milionoj da jaroj Ma, la tuta kontinento troviĝis 10 latitudajn gradojn pli sude, do en latitudo kiel hodiaŭa Sicilio. Krome estis la varmega periodo de la Paleocen–eocena temperaturmaksimumo. Do, la klimato estis multe pli varma kaj la ekologio tute diferenca de la hodiaŭa.

La regiono de Messel havis plurajn vulkanajn lagojn (maaro), ĉirkaŭitaj de riĉegaj subtropikaj arbaroj kun nekredebla vario de specioj. La maaro de Messel supozeble estis kolektejo de akvo el pluraj riveroj kaj rojoj.

La sedimentoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ datigo de la bazalttavolo sub la fosiliriĉa skisto donis aĝon de 47 Ma. [2] Oleoskisto estas la precipa ŝtonaĵo de la tereno, kuŝanta sur pli aĝa grejsa (sabloŝtona) tavolo.

Vulkanaj gasoj[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la fosilioj supozeble mortis tute subite, kiel montras modele paroj de testudoj dum kopulacio. La maaro de Messel de tempo al tempo ellasis sufokajn gasojn kiel H2S kaj CO2. Similaj incidentoj hodiaŭ estas konataj por la kamerunaj lagoj Nyos (en 1986) kaj Monoun (en 1984), dum kiuj mortis pli ol mil homoj kaj amaso da bestoj ĉirkaŭ la lagoj. Same kiel la maaro de Messel en eoceno tiuj du lagoj situas sur grandaj vezikoj da magmo. La akvo de la maaro estis saturita de tiuj venenaj gasoj. Kadavroj kiuj sinkis grunden iom post iom estis kovritaj de sedimentanta ŝlimo.

La maara lago estis tre profunda (ĝis 300 m). Inter la surfaca oksigenriĉa akvo kaj la profunda akvo estis malmulte da renversiĝo, do la akvo de la profundo ĝis proksime al la surfaco estis tre malriĉa je oksigeno (anoksa), kaj tial ankaŭ ne vivis bestoj, kiuj trafosas la grundon, nek multaj mikroorganismoj, kiuj malkomponas kadavrojn. Tio pruviĝis bonega antaŭkondiĉo por perfekta konserviĝo de la mortintaj bestoj kaj plantoj, kaj fakte la fosilioj de Messel estas mirakle bone konservitaj.

La fosilioj[redakti | redakti fonton]

simiido "Ida", furore prezentita en 2009

Granda nombro de fosilioj de diversaj specioj estis trovita en Messel. Male al aliaj trovejoj granda parto de la fosilioj estas preskaŭ komplete konservitaj, kaj ne nur la ostoj. Ofte videblas eĉ la pelto, la plumaro, kaj ombro de la konturo de la besto. En kelkaj kazoj la enhavo de la stomako estas tiom bone konservita, ke eblas determini la speciojn de la manĝitaj plantoj.

La problemo pri fosilioj el Messel nur venas post la malkovro: la oleoskisto enhavas ĉ. 40% da akvo. Dum sekiĝo ĝi disŝirigas kaj disfalas en malgrandajn pecetojn. Nova metodo aplikata de la 1960-aj jaroj pruviĝis taŭga por plue konservi la fosiliojn: eblas komplete forigi la skiston kaj ĉirkaŭigi la fosilion entute per sinteza rezino, tiel ili konserviĝas kaj povas esti prezentataj en ekspozicioj.

Jen resume la plej gravaj fosilitrovoj:


Famaj fosilioj el Messel
Aspekto de la eksminejo hodiaŭ
panorama rigardo dum 2006

Notoj, referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. United Nations Environment Programme-World Conservation Monitoring Centre (Content Partner); Mark McGinley (Topic Editor). 2008. "Messel Pit fossil site, Germany." In: Encyclopedia of Earth. Eds. Cutler J. Cleveland (Washington, D.C.: Environmental Information Coalition, National Council for Science and the Environment). [First published in the Encyclopedia of Earth November 29, 2007; Last revised July 8, 2008; Retrieved May 22, 2009]. artikolo (angle)
  2. Mertz, D.F., Renne, P.R. (2005): A numerical age for the Messel fossil deposit (UNESCO World Heritage Site) derived from 40Ar/39Ar dating on a basaltic rock fragment. Courier Forschungsinstitut Senckenberg no 255: pp 7–75.