Messen

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Messen
Blazono de Messen
Blazono de Messen
 Messen
Messen fotita la 16-an de aprilo 2011 el balono
Kantono Soloturno
Distrikto Bucheggberg
Koordinatoj  47°5′30″N 7°26′55″O  /  47.09167°N, 7.44861°O / 47.09167; 7.44861 (Messen)Koordinatoj: 47°5′30″N 7°26′55″O  /  47.09167°N, 7.44861°O / 47.09167; 7.44861 (Messen)
Nombro de enloĝantoj 1436
Areo 11,88 km²
Alteco 505 m super marnivelo
Poŝtkodo 3254
Komunumkodo 2457
Mapo de Messen
Mapo de Messen

Enhavo

Pri la komunumo[redakti]

Messen estas komunumo en la distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1436 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti]

La komunumo de Messen situas en la ebenaĵo de la Valo de Limpach sude de la montoĉeno Bucheggberg. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Messen, Balm ĉe Messen, Brunnenthal kaj Oberramsern. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,88 km², de kiuj 29% estas kovritaj de arbaro, 63% servas por agrikulturo kaj 7% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti]

La komunumo Messen limas en nordo al Lüterswil-Gächliwil, en nordnordoriento al Aetigkofen, en nordoriento al Unterramsern, en oriento al Mülchi (BE), en sudoriento al Etzelkofen (BE), en sudo al Scheunen (BE), en sudokcidento al Rapperswil (BE), en okcidento al Ruppoldsried (BE), en okcidentonordokcidento al Wengi (BE), en nordokcidento al Schnottwil, kaj en nordnordokcidento al Biezwil.

Trafiko[redakti]

Tra Messen pasas la kantona n-ro ĉefvojo 251 de Bätterkinden tra la Valo de Limpach al Rapperswil. Messen estas la elirpunkto de poŝtaŭtolinioj al Jegensdorf, Bätterkinden, Lyss kaj Utzensdorf, kaj ankaŭ per la taksibuso Bucheggberg ĝi estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti]

La unua dokumenta mencio de Messen datiĝas el la jaro 1223 kiel Messon.[2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Balm ĉe Messen, Brunnenthal kaj Oberramsern estis integritaj al la komunumo Messen.

Notoj kaj referencoj[redakti]

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 4-an de novembro 2011
  2. Fonto: Othmar Noser: Messen en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-15)

Eksteraj Ligiloj[redakti]

Bildoj[redakti]