Messina

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Messina
Dosiero:Messina-Stemma.png
Regiono: Sicilio (Sicilia) (2005)
Provinco: Messina (2005)
Koordinatoj: 38°11′N 15°33′O / 38.183, 15.55Koordinatoj: 38°11′N 15°33′O / 38.183, 15.55
Alto super marnivelo: 3 m
Areo, km2: 211 (2005)
Loĝantaro: 247592 (31-12-04)
Loĝdenso, 1/km2: 1121 (2005)
Subdividaĵoj: Messina#Frazioni (2005)
Najbaraj komunumoj: Fiumedinisi, Itala, Monforte San Giorgio, Rometta, Saponara, Scaletta Zanclea, Villafranca Tirrena (2005)
Patrono: Madonna della Lettera
Festa tago: 3-a de junio (2005)
Nomo de loĝantoj: messinesi, Peloritani, Mamertini
Poŝtkodo: 98100 (2005)
Imposta kodo: F158 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 083048 (2005)
Telefona prefikso: 090 (2005)
Retpaĝo: http://www.comune.messina.it
Loko en mapo

Messina (Mesino) estas grava havenurbo de Italio, en nordorienta parto de Sicilio, ĉe piedoj de de la Peloritani-montaro, sur bordoj de la Mesina markolo.

Historiaj fontoj mencias ĝin en ĉ. 730 a.K., ĝia greka nomo estis Zankle pro la falĉileto-forma haveno. Ĝin posedis en la 5-a jc. la grekoj, detruis ĝin en 396 a.K. la kartaga Himilco. La grekoj reokupis ĝin, en 289 iĝis posedaĵo de komercistoj, kiuj aliancis en 264 kun Romio. Post la unua punika milito (264–261 aK), Mesino iĝis libera urbo, en alianco kun Romo.

Post kolapso de la Romia Imperio, la urbon okupis la gotoj, la bizanca imperio (535), poste la araboj (842), la normanoj (1061). Tie mortis en 1197 Henriko la 6-a germana-romia imperiestro.

En 1266 - pro formorto de la dinastio de Manfred - la urbo iĝis posedaĵo de la francaj Anĵuoj, poste tiu de la Aragonia dinastio, kaj fine tiu de la hispanaj Bourbonoj. La urbo partorpenis en la Risorgimento, en la revolucioj de 1821, 1847 kaj 1848, fine ĝi liberiĝis en 1860 kiel parto de la Sicilia Duobla Reĝlando.

La urbon grave deturis tertremo en 1783 kaj preskaŭ tute detruis en 1908. Messina servis dum la dua mondmilito kiel grava milita punkto por la aliancanoj, kiuj tie kolektis kaj ekis soldatojn (1943) dum invado de Sicilio.

La universitato estis fondita en 1548.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Messina sub la gloso Messina


[redakti] Eksteraj ligiloj

•  http://www.unime.it Universitato de Messina
•  http://www.provincia.messina.it Provinca retejo
•  http://www.eu-history.leidenuniv.nl/index.php3?m=10&c=52


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.