Mestanza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mestanza (Ciudad Real))
Mestanza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13592
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Antonio Pareja Salcedo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 796  (2010)
Loĝdenso 2,15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 34′ N, 4° 4′ U (mapo)38.574444444444-4.0713888888889Koordinatoj: 38° 34′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 370 km² (37 000 ha)
Mestanza (Provinco Ciudad Real)
Mestanza (Provinco Ciudad Real)
DEC
Mestanza
Mestanza
Situo de Mestanza
Mestanza (Hispanio)
Mestanza (Hispanio)
DEC
Mestanza
Mestanza
Situo de Mestanza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mestanza [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Mestanza estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Ĝi estas kaj vilaĝo kaj municipo kiu enhavas la domarojn de Hoyo [Ojo] kaj Solanilla del Tamaral. Estas sude de Puertollano, en la valo de Alkudjo, kun la diglago de Montoro en sia municipa teritorio, kaj proksime de Sierra Madrona.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas mestanceños. La censita populacio en 2010 estis de 796 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,15 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Mestanza estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Puertollano aŭ natura komarko de Valo de Alkudjo en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, ĉe la limo kun la provinco de Kordovo, je altitudo de 740 m; je 53 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, kaj je 252 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo.

La areo de ties teritorio estas de 370 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°34′28″ N 4°04′17″ Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Ankaŭ minado (karbo, plumo, arĝento), ĉasado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Proksime estas surrokaj skemaj pentraĵoj de prahistorio. Dum la epoko de la Romia Imperio estis aktivado ĉe la minoj. Tiu aktivado estis ligata al pliriĉigo de Kajo Mario, generalo kaj konsulo dum la Romia respubliko, kiu nomigis la Marjanaj Montaroj, poste en la hispana Sierras Mariánicas (Sierra Morena kaj Sierra Madrona).

Vidaĵo parta de Mestanza

La araboj konstruis kastelon, moskeon kaj ĉirkaŭ tiu la vilaĝon. Tiele la nomo estis la berbera vorto Mistasa, kiu signifas moskeon, kaj de tie "Mestanza". La vilaĝo estis konkerita de la kristana reĝo Alfonso la 6-a en 1086. La Ordeno de Kalatrava hegemoniis en la teritorio kaj decidis akcepti la trapason de ŝafaro kaj bovaro tra tiuj terenoj el la montaroj de norda Kastilio (Soria, Teruel, Guadalajara) al sudaj paŝtejoj ekzemple ĉe la valo de Alkudjo. La mezepoka organizo kiu kontrolis tiun agadon estis nomata Mesta. Multaj loĝantoj de Kastilio setlis definitive en tiu teritorio danke al historia rilato pro la sezona transirigo de gregaroj.

En epoko de la diktaturo de Francisco Franco oni konstruis lagodigon de Montoro por provizi akvon al industrio de oleoardezo kaj poste la petrolrafinejo de Puertollano. Ĝi estis inaŭgurata de la Generalo Franco en 1950, kaj kolektas akvon de la rivero Montoro kaj de Tablillas.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]