Metabolito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metabolitoj estas perantoj kaj produktoj de metabolismo. La termino metabolito estas kutime limigita al malgrandaj molekuloj. Metabolitoj havas variajn funkciojn, inklude energiajn, strukturajn, signalajn, stimulajn kaj malstimulajn efikojn sur enzimoj, katalitikan agadon de si mem (kutime kiel kunfaktoro al enzimo), defendon, kaj interagadon kun aliaj organismoj (ekz. pigmentoj, odoragantoj, kaj feromonoj). Unuaranga metabolito estas rekte koncernata en normala kresko, disvolviĝo, kaj reproduktado. Alkoholo estas ekzemplo de unuaranga metabolito produktita grandskale de industria mikrobiologio.Duaranga metabolito ne estas rekte koncernata en tiuj procezoj, sed kutime havas gravan ekologian funkcion. Ekzemploj estas antibiotikoj kaj pigmentoj kiaj rezinoj, terpenoj ktp.