Metala hidrogeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La metala hidrogeno estas fazo de hidrogeno, kiun oni observus kiam tiu-ĉi suferas grandan premon. Estas ekzemplo de degenerita materio. Iuj opinias, ke estas areo da premojn (ĉirkaŭ de 400 gigapaskaloGPa) kie la metala hidrogeno restas likva, eĉ al malaltaj temperaturoj.

Sciencistoj opinias, ke la kerno de Jupitero kaj de aliaj gasgigantoj komponiĝas el metala hidrogeno.

La metala hidrogeno estas kristala reto da atomkernoj (fakte, da protonoj) kies interspaco estas signifie pli malgranda ol la radiuso de Bohr. Tiu interspaco estas komparebla kun la ondolongo de la elektronoj (en la hipotezo de Broglie). Tiuj elektronoj ne estas ligataj, kaj kondutas tiel, kiel tiuj de konduktilo.

Prognozo en la 1930-aj jaroj

Kvankam hidrogeno estus, en la perioda tabelo, en la kolumno de la alkalaj metaloj, ĝi ne estas metala en la normalaj kondiĉoj. En 1935, Eugene Wigner kaj Hillard Bell Huntington prognozis, ke je fortega premo, (25 GPa) la hidrogenaj atomoj malpli ligiĝus kun siaj elektronoj, kaj akirus metalan econ.

Malkovro

En marto 1996, esploristoj de la Nacia laboratorio Lawrence Livermore raportis esti produktintaj metalan hidrogenon, dum unu mikrosekundo, je temperaturo de miloj da kelvinoj kaj premo de pli ol 100 gigapaskaloj. La tiel produktata metalo ne kondutis kiel alkala metalo.

Nunaj esploroj

En 1998, Arthur Ruoff kaj Chandrabhas Narayana de la Universitato Cornell; kaj en 2002, Paul Loubeyre kaj René LeToullec du Commissariat à l'énergie atomique en Francio, pruvis ke, je premoj proksimaj de tiuj en la centro de Tero (3,2 ĝis 3,4 milionoj da atmosferoj aŭ ĉ. 300 GPa) kaj temperaturoj de 100 à 300 K, hidrogeno ne ĉiam estas alkala metalo. La esploradoj por observi la metalan hidrogenon daŭrigas, pli ol 70 jaroj post la hipotezo pri ĝia eksisto.

Aplikoj

Laŭ teorio, ekzistus metastabila formo de metala hidrogeno (dirata MSMH: "MetaStabila Metala Hidrogeno") kiu ne reiĝus gaso sub atmosfera premo. Tiu-ĉi povus utili kiel brulaĵo, kies efikeco estus kvinoble tiu de la nune uzata likva hidrogeno.

Alia teorio prognozas, ke la metala hidrogeno havus superkonduktivecon en alta temperaturo.