Metalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metaloj havas certajn karakterizajn fizikajn ecojn:

Tiuj ĉi ecoj precipe rezultas de tio, ke ĉiu atomo loze tenas ĝiajn eksterajn elektronojn; tiel la valentaj elektronoj povas formi ian maron ĉirkaŭ la atomojn. Ĉiuj puraj elementaj metaloj formas kristalojn. La maro de elektronoj iĝas bendoj pro la simetria reguleco de la kristaloj. Sub kutimaj kondiĉoj de malpureco kaj difektado, metaloj estas pli ofte etkristalaj, kun multaj kristalaj grajnoj.

Kemie, metalo estas elemento kiu emas formi katjonojn kaj ligi jone. La metaloj estas unu el la tri grupoj de elementoj. La aliaj grupoj estas la metaloidoj kaj la nemetaloj. Sur la perioda tabelo, diagonala linio desegnita de boro (B) al polonio (Po) apartigas la metaloj de la nemetaloj. Elementoj sur la linio estas la metaloidoj, foje nomataj kiel duonmetaloj (aŭ duonmetaloj); elementoj suben maldekstren estas la metaloj; elementoj supren dekstren estas la nemetaloj. Bone konataj metaloj estas aluminio, arĝento, fero, kupro, plumbo, titano, uranio, kaj zinko.

Plej multaj metaloj estas kemie stabilaj, kun la notinda escepto de la alkalaj metaloj kaj la teralkalaj metaloj, trovitaj en la du plej maldekstraj grupoj de la perioda tabelo. La oksidoj de metaloj estas bazaj; tiuj de nemetaloj estas acidaj.

Nemetaloj estas pli abundaj en naturo ol metaloj; sed fakte metaloj konstituas plejparton da la perioda tabelo.

Alojo estas miksaĵokunfandaĵo kun metalaj ecoj, kiu entenas almenaŭ unu metala elemento. Ekzemploj de alojoj estas ŝtalo (fero kaj karbono), latuno (kupro kaj zinko), bronzo (kupro kaj lado), kaj duraluminio (aluminio, magnezio, kupro, kaj mangano). Alojoj, kiuj speciale dezajniĝas por alte postulaj aplikaĵoj, tiel kiel tokamakoj, povas enteni pli ol dek elementojn. Alojoj povas formi kristalojn ankaŭ. La formo de la kristalo dependas de la krado de la atomoj en la miksaĵo, kaj de la temperaturo laŭ la metalurgia fazodiagramo.


Astronomio

En astronomio, kiel metaloj estas konsiderataj ĉiuj pezaj elementoj, kiuj tie estas ĉiuj elementoj krom hidrogeno kaj heliumo. Tiel kalkuliĝas metalenhavo - parametro de stelo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda