Metanolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metanolo
Plata kemia strukturo de la Metanolo
Tridimensia strukturo de la Metanolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Karbinolo
Kemia formulo
CH3OH
CAS-numero-kodo 67-56-1
ChemSpider kodo 864
PubChem-kodo 887
Merck Index 14,5957
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 32.04 g·mol−1
Denseco 0.792 g cm−3
Fandpunkto −97.6
Bolpunkto 64.7
Refrakta indico  1,3314
Ekflama temperaturo 11
Memsparka temperaturo 464 [1]
Acideco (pKa) 15.5
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 5628 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R10 R11 R20/21/22 R23/24/25 R36 R38 R39 R68
Sekureco S7 S16 S23 S24 S24/25 S26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 06 – Venena substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H225, H301, H311, H331, H370
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P260, P264, P270, P280, P301+310, P303, P304+340, P330, P403+235
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 kaj 100 kPa)

Metanolo aŭ alinome metilalkoholo estas la plej simpla alkoholo kun kemia formulo de CH3OH.

Oni produktis la metanolon pli malnove per seka distilado de la ligno. Nuntempe oni produktas per rekta kuniga reakcio de karbona monooksido kaj hidrogeno, en ĉeesto de katalizatoro. Oni produktas la plej multan metanolon el la tergaso.

La pura metanolo estas grava bazmaterialo de kemiaj sintezoj. Oni uzas ties derivaĵojn por produkto de multaj kombinaĵoj, materialoj kiel sintezaj kolorigaĵoj, rezinoj, medikamentoj kaj parfumoj.

Oni grandkvante produktas el ĝi dimetilanilinon por kolorigaĵoj kaj formaldehidon por sintezaj rezinoj. Ĝi estas uzata en frostorezista likvaĵo por aŭtomobiloj, kiel raketo-pelaĵo kaj kiel ĝenerala solvenzo.

La metanolo estas grandoktan-nombra, pure forbrula materialo, grava ebla anstataŭiganto de benzino.

La metanolo estas senkolora likvaĵo, kiu bolas je 64,69 kaj degeliĝas je −93,9 . Ĝi formas kun aero eksplodaĵon.

Amasaj venenadoj[redakti | redakti fonton]

Metanolo estas forta veneno, konsumo de ĝi kaŭzas blindecon, trokonsumado eĉ morton. Foje oni konfuzas ĝin kun ordinara spirto aŭ intence ignoras danĝeron de ĝia konsumado kaj sekvas veneniĝoj, foje amasaj.

Somere 1965 en Tjumeno (Sovetunio) okazis amasa veneniĝo, pro kio mortis pli ol 40 kaj blindiĝis ĉirkaŭ 300 homoj. Ili drinkis metanolon, prenitan el cisterno kiu staris en fervoja saktrako ĉe lignobazo Tura. La metanolo estis destinita por forigi en gasputoj hidratojn — gason miksitan kun akvo, kiu foje ŝtopas gasputojn. La unua pereinto estis gardisto de la fervojstacio. Por eviti publikan reagon, la pereintoj estis sepultataj kaŝe en diversaj tombejoj[2].

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Inchem
  2. Петрушин, А. А.. (2018) Тюмень выбирает...: историко-краеведческое издание (ruse), p. 101–102. ISBN = 9785904271220.