Meteĥi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Preĝejo Meteĥi kaj la surĉevala statuo de la reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali

Meteĥi (kartvele: მეტეხი) estas historia kvartalo de Tbiliso, Kartvelio, kiu troviĝas ĉe la krutaĵo kiu regas la riveron Mtkvari. La distrikto estis unu el la unuaj zonoj loĝataj en la ĉefurbo. Laŭ la tradiciaj rakontoj, la reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali starigis ĉi tie preĝejon kaj fortikaĵon kiu ankaŭ funkciis kiel reĝa rezidejo, el kie venas la vorto Meteĥi kiu venas el la 12-a jc. kaj laŭvorte signifas "la zono ĉirkaŭ la palaco". Laŭ la tradicio tie ankaŭ troviĝis la tombo de la martirino sankta Ŝuŝanik. Tamen, neniu el tiuj konstruaĵoj postvivis la mongolan invadon de 1235.

Meĥeti konservas la preĝejon de la Ĉieleniro (konata kiel Preĝejo Meĥeti), kiu troviĝas sur la pinto de la monteto. Ĝi estis konstruita de la reĝo de Kartvelio Sankta Demetrio la 2-a ĉ. 1278-1284. Ĝi estis plurfoje damaĝita kaj restaŭrita. La reĝo Rostom (1633-1658) fortikigis la ĉirkaŭon de la preĝejo per konstruado de citadelo kun 3.000 soldatoj. Sub regado de Rusio, la preĝejo fariĝis militkazerno. La citadelo estis detruita en 1819 kaj anstataŭata de nova konstruaĵo kiel funkciis kiel malliberejo ĝis la soveta periodo, kaj fermata nur en 1938.

Ene de la sovetia purigado ĝi estis en la planoj por detruado de religiaj konstruaĵoj sed ĝi saviĝis pro forta kontraŭo de kartvelaj intelektuloj. Danke al la laboro kaj entreprenita kampanjo de la patriarko de la Kartvela Eklezio, Ilia la 2-a, la preĝejo estis restaŭrita kaj redonita al la Kartvela Patriarkato kadre de la perestrojko. Malgraŭ la komenca rezistado de la lokaj komunistaj gvidantoj, la preĝejo denove diservis en 1988.

La legendo ankaŭ diras ke la krutaĵo Meteĥi estis la loko de la martiro de Habo (8-a jarcento), patronino de Tbiliso. Malgranda preĝejo je ŝia honoro estas konstruata ĉe la krutaĵo.