Metempsiĥozo

El Vikipedio
(Alidirektita el Metempsikozo)
Saltu al: navigado, serĉo

Religio

La vorto Metempsiĥozo, metempsikozoanimomigrado povas signifi la doktrinon pri la postmorta transmigrado de la animo el iu korpo en alian aŭ tiun transmigradon mem. Metempsiĥozo, larĝasence, ampleksas la transmigradon de animo de homo al besto, de besto al besto, de besto al homo aŭ de homo al homo (reenkarniĝo). Ĝenerale, metempsikozo estas uzata kiel sinonimo de reenkarniĝo, ĉar vere malmultaj kredas je intermikso de homaj kaj bestaj vivoj.

En antikveco Orfeismo, Pitagoro kaj Empedoklo instruis pri metempsikozon, en eŭropa mezepoko Katarismo. Metempsiĥozo hodiaŭe estas agnoskita de Budhismo, Hinduismo kaj aliaj religioj. Ankaŭ sufiĉe multe da famaj pensuloj kredis pri tio.