Meteoro de Ĉelabinsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meteoro de Ĉelabinsk (Rusio)
Meteoro de Ĉelabinsk (Rusio)
DEC
Ĉeljabinsk
Ĉeljabinsk
Ĉeljabinsk
Ĉeljabinsk ene de Rusio
Fuma spuro post la meteoro

Meteoro[1] eniris la atmosferon de la Tero kiel bolido je ĉirkaŭ 09:13 Jekaterinburga tempo (03:13 UTC) dum la mateno de 15-a de februaro 2013,[2][3] kun rapideco de almenaŭ 15 km/s,[4][5] ĉirkaŭ 44-oble pli rapide ol sono, super la suda Uralo de Rusio, kaj frakasiĝis super la grandurbo de Ĉeljabinsk.[noto 1] Ŝajnas, ke granda fragmento trafis al Ĉebarkulo.[6] La Rusia Akademio de Sciencoj taksis ke la meteoro, nomita KEF-2013,[7] havis mason de 10 tunoj[8] kaj la aereksplodo okazis en alteco inter 30–50 km super la grundo.[9] La objekto havis diametron proksimume du ĝis kvar metrojn.[10] La meteoro estis detektita nek per radaro nek per teleskopo antaŭ ĝia aliro.[11]

Dum la unua tago ne ekzistis sufiĉe da certa informo, kio kaŭzis multajn elpensaĵojn. Iuj serĉis, ke la urbo Ĉelabinsk estas tute detruita. Estis supozoj, ke la meteorŝtono estas danĝera pro radioaktiveco aŭ kemia konsisto. La eksplodo estis videbla de preskaŭ la tuta teritorio de Suda Uralo kaj Norda Kazaĥio, kaj multaj tiam ne sciis, kien do ĝi falis. La ĉefa rusia televidkanalo erare raportis pri „grandega brulanta kratero“ [12], aperinta sur la loko de falo; poste evidentiĝis, ke la montrita kratero estas gasa, situas en Turkmenio kaj tute ne rilatas al la evento[13]. Populara ĵurnalisto Julija Latinina en opoziciema „Novaja Gazeta“ supozis, ke la meteoro estis fakte fiaskinta testo de nova armilo (raketo); ŝi poste petis, ke la teksto estu deprenita de la gazeta paĝaro[14], tamen la frazo el la teksto — „Mi ne estas raketisto. Mi estas filologo“ — iĝis populara en la rusa sugmento de interreto kaj estas uzata, kiam nefakulo komencas publike diskuti pri iu teknikaĵo[15].

Multaj homoj el Ĉelabinsk kaj aliaj regionoj serĉis elementojn de la meteorŝtono. Jam dum kelkaj horoj post la eksplodo en la interreto aperis proponoj pri vendado de ĝiaj elementoj (kontraŭ prezoj ĝis 500 mil rubloj). Tamen rapide evidentiĝis, ke plia parto de tiaj proponoj estas falsigo. Pro tio esproristoj konsilis al dizirantoj atendi ĝis oficiala decido de la Rusia Akademio de Sciencoj[16]. La plej granda ero de la meteorŝtono estis trovita kaj suprenigita el la lago Ĉebarkul la 16-an de oktobro 2013, pri kio raportis multaj amaskomunikiloj en Rusio[17].

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lastan fojon, kiam estis simila fenomeno observita en Ĉeljabinsk estis Kunaŝaka meteorpluvo en 1949, post kiu sciencistoj trovis proksimume 20 ŝtonojn kun suma maso super 200 kg. (31-a de aŭgusto 2000) Catalogue of Meteorites. Cambridge University Press, p. 285–. ISBN 978-0-521-66303-8.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Russian Meteor. NASA. Arkivita el la originalo je 2013-02-18. Alirita 15-a de februaro 2013.
  2. Meteor in central Russia injures at least 500. USA Today. Alirita 15-a de februaro 2013.
  3. 100 injured by meteorite falls in Russian Urals. Mercury News. Alirita 15-a de februaro 2013.
  4. Major, Jason. Meteor Blast Rocks Russia. Alirita 15-a de februaro 2013.
  5. 500 injured by blasts as meteor falls in Russia. Yahoo News. Alirita 15-a de februaro 2013.
  6. germane Hunderte Verletzte und Schäden bei Meteoritenregen in Russland. Swisscom. Arkivita el la originalo je 2013-03-06. Alirita 2013-02-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-17. Alirita 2013-02-15.
  7. Peter Fowler, "PM Medvedev Says Russian Meteorite KEF-2013 Shows "Entire Planet" Vulnerable", News Room America, 15-a de februaro 2013. Kontrolita 15-a de februaro 2013.
  8. "Russia's Academy of Sciences Estimates Size of Urals Meteor at 10 Tons", Associated Press. Kontrolita 15-a de februaro 2013. Arkivigite je 2013-02-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-25. Alirita 2013-02-15.
  9. "Meteor falls in Russia, 700 injured by blasts", Associated Press. Kontrolita 15-a de februaro 2013. Arkivigite je 2013-02-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-18. Alirita 2013-02-15.
  10. http://newsticker.sueddeutsche.de/list/id/1418723
  11. Neil deGrasse Tyson: Radar could not detect meteorite – Video on TODAY.com. Alirita 15-a de februaro 2013.
  12. grandega brulanta kratero, eraro de la Unua kanalo
  13. «Первый канал» похоронил Челябинск в гигантском кратере (Телевизионщики приняли газовый кратер в Туркменистане за воронку от челябинского метеорита) (ruse)
  14. А какой бортовой номер был у метеорита? Arkivigite je 2015-03-06 per la retarkivo Wayback Machine (Kio estis la flanknumero de la meteorito?)
  15. Pri tio en Lurkmore[rompita ligilo]
  16. Мошенники уже продают осколки челябинского метеорита (ruse)
  17. Под Челябинском нашли крупнейший осколок метеорита (ruse)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La meteorito de Ĉeljabinsk. Televidaj raportaĵoj (esperante). Aŭdvide (2013-06-18). Arkivita el la originalo je 2013-10-26. Alirita 2013-10-26.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita maŝina traduko de WikiTrans de teksto el la artikolo 2013 Russian meteor event en la angla Vikipedio.