Metodo Paderborn

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Metodo de PaderbornMetodo PaderbornSistemo Paderborn estas metodo de Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) laŭ sciencaj esploroj en Paderborn, Germanio por instruado de fremdaj lingvoj al infanoj en elementaj lernejoj. Ĝi konsistas en instruado de tre simpla lingvo (kiel Esperanto) antaŭ instruado de pli malfacila lingvo. La efikeco de tia metodo estis plurfoje empirie rimarkita dum la 20-a jarcento interalie en italaj lernejoj[1], tamen, sciencan pruvon faris nur profesoro Helmar Frank ĉe la Instituto de Pedagogia Kibernetiko en la Universitato de Paderborn (Germanio), de kiu devenas la nomo de la metodo.

Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) laŭ sciencaj esploroj en Paderborn (Germanio)[redakti | redakti fonton]

Dua duono de 1970-aj jaroj kaj komenco de 1980-aj jaroj

La unua vera eksperimento laŭ la Paderborna modelo kun preciza mezurado kaj kalkulado laŭ formuloj de la kibernetika pedagogio estis entreprenita de prof. Helmar Frank en Paderbornaj elementaj lernejoj en 1975 kaj 1976, en kiu Esperanton lernis preskaŭ 300 lernantoj, parte unu jaron kaj parte du jarojn, kaj poste ili daŭrigis lerni la anglan lingvon. Tiu eksperimento montris, ke tiuj, kiuj lernis Esperanton ĉirkaŭe dum 100 lernohoroj en du jaroj, havis je 30% pli bonajn rezultojn ol la nelernintoj, dum tiuj, kiuj lernis nur unu jaron, havis jam je 20% pli bonan rezulton.

Preskaŭ paralele kun tiu eksperimento okazis de 1975-1977 eksperimento organizita de ILEI (Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj) kaj gvidata de Helmut Sonnabend en Belgio, Francio, Germanio, Greklando kaj Nederlando. Ĝi ne estis tre unuece kaj sammetode farita. E. Geisler faris en 1979 finan esploron pri la angla scio de germana grupo kaj atingis la serĉatajn rezultojn. La faktoro de kaŝita transfero K, nur post 36 horoj da angla instruado, estis 1.16279, do je 14 % pli bona ĉe infanoj, kiuj antaŭe lernis Esperanton ol en grupoj, kiuj ne lernis Esperanton. La postaj mezuradoj montris daŭran pligrandigadon de la diferenco inter la LOI-lernantoj kaj la ne-LOI-lernantoj. Ŝi kalkulis, ke la LOI-lernantoj ŝparas 129 horojn da lernado, se la tuta lernotempo estas 960 horoj. (Vd. Eŭropa dokumentaro, n-ro 25/1980, paĝo 4). Oni analizis la rezultojn de tiuj infanoj ankaŭ per la notoj en aliaj studobjektoj kaj konstatis pli bonajn rezultojn ankaŭ en jenaj lernobjektoj: gepatra lingvo (la germana), matematiko kaj geografio[2].

En la jaroj 1983-1985 instruistino Elizabeta Formaggio el Italio havis dujaran kurson de Esperanto kun 25 lernantoj en tria kaj kvara klaso de la baza itala lernejo Scuola Elementare "Rocca" en San Salvatore de Cogorno kaj faris ampleksan ekzamenon en majo 1985. En marto 1988 ŝi faris samtipan ekzamenon pri la franca kun la sama grupo kaj egale granda alia grupo, kiu ne estis antaŭe lerninta Esperanton. Ŝia rezulto meze montris kaŝitan transferon k = 1,3 - do pli-malpli ekvivalentan al la aliaj esploroj[3].

Zlatko Tišljar magistriĝis je tiu temo ĉe la Akademio Internacia de Sciencoj San Marino (AIS) en 1995 per eksperimento organizita inter 1993 kaj 1995 en Slovenio, Aŭstrio kaj Kroatio. En kvin elementaj lernejoj unue lernis Esperanton 40 lernantoj dum 70 horoj; kaj poste en kvar lernejoj ili lernis la anglan kaj en unu la germanan kiel fremdlingvon. Tišljar tri fojojn testis tiujn infanojn kaj paralelan samgrandan 40-personan grupon kiu ne estis lerninta Esperanton kaj liaj mezaj rezultoj pri la kaŝita transfero estas tre similaj al la antaŭaj (K03 = 1.3415, P03 = 25.5% kaj K13 = 1.398, P13 = 28.5%). Eblas konkludi, ke efektive tiuj, kiuj estas lernintaj 70 horojn la internacian lingvon, plirapidiĝas poste en la lernado de la angla, respektive al la germana, je proksimume 25-30%, kio signifas, ke post du jaroj da lernado de la fremda lingvo ili ĝin scias je 50-60 % pli bone ol tiuj, kiuj antaŭe ne estas lernintaj Esperanton. Ĉar la fremdan lingvon oni lernas tri horojn semajne, do 120 horojn jare aŭ 240 horojn dum du jaroj, la ŝparo estas pli ol 120 horoj. Sekve la investitaj 70 horoj de la Internacia Lingvo kompensiĝas jam post malpli ol du jaroj de fremdlingva lernado.

De septembro 1994 ĝis julio 1995 instruistino Ines Frank en Germanio la samon faris en elementa lernejo en Oberndorf am Neckar kun komence 38 kaj fine 20 lernantoj de kvara klaso. La rezultoj ne estis publikigitaj.

Aldone al tio necesas mencii studon de prof. Yukio Fukuda el Japanio "Zur rationalisierten Fremdsprach-Lehrplanung unter Berücksichtigung der (z.B. deutschen oder japanischen) Muttersprache", Grundlagenstudien aus der Kybernetik und Geisteswissenschaft 21, 1980 (paĝo 1-16), kiu argumentas, ke la LOI por lerni la anglan pli utilas al infanoj, kies gepatra lingvo pli diferencas de la angla.

Eksperimento ĉe la Universitato de Paderborn[redakti | redakti fonton]

En bazlernejo du grupoj A kaj B estis kreitaj sub direktoreco de profesoro Helmar Frank[4].Dum la 3-a studjaro la grupo A ekstudis la anglan kaj la grupo B ekstudis Esperanton (160 horoj); post du jaroj, la grupo B ankaŭ ekstudis la anglan (5-a studjaro). Tamen, eĉ se la du grupoj ne lernis la anglan dum la sama tempo, jam dum la 7-a studjaro la grupo B egalis al grupo A en scio pri la angla, kaj dum la 8-a studjaro la grupo B estis eĉ pli bona ol la grupo A en la angla.

La jena tabelo resumas la eksperimenton faritan en Paderborn:

Studjaro Grupo A Grupo B Scio de la angla
3-a ANGLA ESPERANTO A akiras bazan nivelon de angla, dum B ĝin tute ne scias.
4-a ANGLA ESPERANTO A akiras bazan nivelon de angla, dum B ĝin tute ne scias.
5-a ANGLA ANGLA A daŭrigas lerni la anglan dum B eklernas ĝin kaj tre rapide progresas, kvankam A estas pli bona ol B en la angla.
6-a ANGLA ANGLA A daŭrigas lerni la anglan dum B elkernas ĝin kaj tre rapide progresas, kvankam A estas pli bona ol B en la angla.
7-a ANGLA ANGLA La nivelo de la angla de A kaj B egalas
8-a ANGLA ANGLA B preterpasas A je kono de la angla, kvankam B lernis ĝin dum 4 jaroj kaj A lernis ĝin dum 6 jaroj

Do, grupanoj en B ne nur gajnis ĉar ili pli bone sciis la anglan, sed ankaŭ ĉar ili aldone sciis ankaŭ Esperanton. Oni ankaŭ rimarku, ke la geknaboj estis germanoj, kaj la germana lingvo estas iom simila al la angla (ambaŭ lingvoj estas ĝermanaj), do ili ne akiris gajnon de Esperanto pro lernado de gramatiko pli simila al la angla ol sia patra lingvo. Oni facile komprenas, ke krom la kulturan gajnon, ŝparo de tempo kaŭzas ankaŭ ŝparon de mono por instruado.

Hipotezoj pri kialoj de funkciado de ĉi metodo[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj hipotezoj pri kialo de funkciado de tia metodo. Unu el plej gravaj ecoj ŝajnas esti la reguleco kaj klareco de la Lingvo Internacia (verboj, adverboj, substantivoj kaj adjektivoj estas gramatike markitaj). Ekzemple, en Esperanto la adjektivoj finiĝas kun -a kaj substantivoj finiĝas kun -o, kaj pro tio lernanto ne bezonas aktive lerni kiel distingi adjektivojn de substantivoj (adverboj, verboj). Tio helpus dum lernado de aliaj fremdlingvoj.

Esperanto estas aglutina lingvo, kaj tio implikas la lernantojn en aktiva vortfarado. Lernantoj povas "ludi" kreante novajn vortojn aŭ analizante vortojn aŭditajn aŭ legitajn.

La gramatikaj reguloj estas malmultaj, do geknaboj povas ekparoli frue kaj tio permesas al ilia entuziasmo daŭri. Male, lernante alian fremdlingvon entuziasmo finiĝas pro tio, ke oni devas lernadi dum kelkaj jaroj antaŭ paroli iom flue. Tio eble donas al lernanto konfidon en ĝia kapableco, kaj ankaŭ alia lernota fremdlingvo ŝajnas kiel facilaĵo (iu, kiu facile lernis unuan fremdlingvon ne timas lerni alian).

Instruante Esperanton oni ankaŭ donas al lernantoj oportunon plenlerni en mallonga tempo la tutan gramatikon de lingvo, t.e. lerninte ĝin, oni povas kompari ĝin kun sia patra lingvo, kaj tiu komparado estas tre utila por la estonta lerno de aliaj fremdlingvoj. Samkiel studi simpligitan modelon de motoro helpas kompreni funkciadon de reala (pli kompleksa) motoro (kaj aldone, Esperanto estas tute funkcianta kaj uzebla lingvo, ne nur modelo).

Malsukceso en lerno de la unua fremdlingvo povas kaŭzi psikan traŭmaton, kiu malhelpas studadon de ĉiu alia fremdlingvo, ĉar la nelerninto vidos ĉiun alian lingvon kiel grandan malfacilaĵon. Male, se la unua fremdlingvo estas sukcese lernita, ankaŭ la dua ŝajnas facila. Indas rimarki, ke jam post malmultaj lecionoj de Esperanto, lernantoj ekkreas siajn frazojn.

Ju pli frue oni kapablas paroli en iu ajn lingvo, des pli frue tiuj povas uzi ĝin, ekzemple renkontante geknabojn el malproksimaj landoj. Kiam tio okazas, entuziasmo kaj intereso de lernanto kreskas ankaŭ por aliaj lingvoj. Tio povas okazi per vojaĝo, per poŝto (tradicia poŝto antaŭe sed nun ankaŭ per elektronika poŝto aŭ interrete).

Pri la afero skribis Claude Piron en kelkaj siaj tekstoj[5]. Verŝajne ne estas nur unu kaŭzo de sukceso de ĉi metodo, sed estas multaj kunkaŭzoj.

Multaj plenkreskuloj rimarkis, ke lerninte Esperanton ili komprenas pli bone ankaŭ gramatikon de sia gepatra lingvo. Do, iuj el ili ekpripensis ĉu eblas, ke tia lingvo helpas en lernado de gramatiko aŭ eĉ lernado de fremdaj lingvoj.

Historio de lingvaj eksperimentoj antaŭ la modelo de Paderborn[redakti | redakti fonton]

Multaj pedagogiaj eksperimentoj estis faritaj tra la jaroj. Tiuj, kiuj sekvas, estas la plej signifaj. Ekde la 1918-aj jaroj okazis eksperimentoj kiuj estis dokumentitaj:

  • 1918-1921: La mezgrada porvirina lernejo (Girls’ County School) en Bishop Auckland (Britio) estis la unua lernejo en la mondo kie dokumentita eksperimento sub la gvido de HM Inspectors of Schools okazis rilate al Esperanto kiel propedeŭtika lingvo por la lernado de la lingvoj franca kaj germana[6][7].
  • 1920: Green Lane School, Eccles (Greater Manchester), Britio.[mankas fonto]
  • 1922: League of Nations Official Enquiry, Ĝenovo, Svislando (ĉu eksperimento?)
  • 1922-1924: Mezlernejo en Bishop Auckland (Britio) celis esplori la demandon, ĉu antaŭa studo de Esperanto faciligas postan studon de la franca kaj  germana lingvoj. La konkludoj estas ke: - La pli simpla kaj racia gramatiko de Esperanto konsistigas, precipe por malpli lingve talentaj infanoj, ponton, kiu ebligas pli regeblan paŝon al la komplikaj francaj aŭ germanaj gramatikoj. Ĝi videbligas la signifon de la gramatikaj terminoj. Esperanto klare helpas kompreni la signifon de la gramatikaj prefiksoj kaj sufiksoj. Ĝi alkutimigas infanojn al la ideo de rilato inter vortoj, konstruado de vortoj kaj derivaĵoj. Esperanto estas enkonduko al internacia leksikono.[mankas fonto]
  • 1924: Wellesley College, Departamento de psikologio (Massachusetts, Usono): Komparo inter Esperanto kaj la dana celis esplori la demandon, ĉu konstruitaj lingvoj estas pli facile kaj rapide lerneblaj ol etnaj lingvoj. Konkludoj: Esperanto-studentoj atingis pli bonajn rezultojn kompare kun tiuj, kiuj studas la danan, parte pro la interna strukturo de Esperanto, kaj ankaŭ pro la intereso kaj entuziasmo por Esperanto en la mensoj de la studentoj. Dokumentita reporto de Christian Rudmick: "The Wellesley College Danish-Esperanto experiment".[mankas fonto]
  • 1925-1931: Columbia University, Novjorko, Usono: 20 horoj da Esperanto donas pli altan rezulton ol 100 horoj da franca, germana, itala aŭ hispana lingvoj. Noto: la eksperimento estis organizita laŭ mendo de IALA (Internacia Helplingva Asocio) de profesoro Edward Thorndike, direktoro de la psikologia sekcio de la instituto pri pedagogia esplorado ĉe Columbia University[8].
  • 19341935: Public High School, publika mezgrada lernejo, en Novjorko, Usono, celis esplori la influon de la studo de Esperanto dum semestro por la posta studado de la franca kaj, paralele, la gepatra lingvo, la angla, dokumentita en la raporto Helen S. Eaton: "An Experiment in Language Learning"[9].
  • 1947-1951: County Grammar School, Sheffield, Britio (ekde 1948 ankaŭ en Manchester) fokusita pri malpli kapablaj lernantoj kiuj lernis tiom da Esperanto dum 6 monatoj kiom da franca lingvo dum 4 ĝis 5 jaroj. Post lernado de Esperanto oni akiras pli bonajn rezultojn en la lernado de aliaj lingvoj. Ĝi estis dokumentita i.a. en raporto de J. H. Halloran (lektoro en Pedagogio ĉe la Universitato de Sheffield): "A four year experiment in Esperanto as an introduction to French"[10].
  • 1948-1965: Egerton Park School, Denton, Manchester (Britio) celis pristudi ĉu la antaŭa studado de Esperanto fare de malpli intelekte talentemaj lernantoj faciligas la studadon de la franca lingvo. Dokumentis ĝin la lernejestro Norman Williams: "Report on the teaching of Esperanto from 1948 to 1965"[11].
  • 1958-1963: mezlernejo en Somero, Finnlando: sub kontrolo de la finna Ministerio pri Instruado oni eltrovis, ke post kurso de Esperanto la lernantoj povis atingi pli altan nivelon en la germana lingvo ol tiuj, kiuj lernis nur la germanan, eĉ post pli longa studado. Rezultiĝis interalie ke la rapidaj rezultoj atingitaj en la lernado de Esperanto altigis la kuraĝon kaj la memfidon de la studentoj kaj ke la kapablo akcepti novajn manierojn por esprimi sin jam konsistigis helpon, subkonscie, por asimili novan lingvon. Dokumentitaj studo de J. Vilkki kaj V. Setälä en "La eksperimenta instruado de Esperanto en la geknaba mezgrada lernejo de Somero (Suomio)"[12].
  • 19621963: Universitato Eötvös Lorand, Budapeŝto (Hungario) celis kompari la rezultojn akiritajn per la lernado de Esperanto kun tiuj akiritaj per la lernado de la rusa, angla kaj germana lingvoj en tri mezlernejaj klasoj. La konkludoj estis ke por la hungaraj infanoj, la koeficientoj de la rezulto, laŭ antaŭdifinitaj edukaj celoj, montriĝas jene: 30% por la rusa, 40% por la germana, 60% por la angla kaj 130% por Esperanto. "Tiaj indikoj perfekte konfirmas la komencajn observojn faritajn de prof. Barczi: en lernejaj lingvoinstruaj cirkonstancoj, Esperanto estas la sola fremda lingvo por kiu edukaj celoj povas esti plenumitaj." (Szerdahelyi, 1970, citita en Lobin, p. 39)[13][14]. Konkludoj estis ke eblas ke la averaĝa lernatoj komprenu skriban kaj parolan Esperanton en 20 horoj pli bone ol ili povas kompreni la francan, germanan, italan aŭ hispanan post 100 horoj. Krome, 5 horoj da studado por lerni la germanan donas preskaŭ neniujn rezultojn kaj 5 horoj da studado de Esperanto sufiĉas por doni ĝeneralan ideon pri la gramatiko de la tuta lingvo. Ĝenerale, en tempolimo de 10 ĝis 100 horoj da studado, la rezultoj akiritaj en la studo de konstruita lingvo estas preskaŭ 5 ĝis 15 fojojn pli bonaj ol tiuj akiritaj post la studo de etna lingvo, laŭ la malfacileco de la lasta (Eaton, p. 6-7).  Por denaskaj anglalingvaj studentoj, la rezultoj de studado de la latina, germana aŭ franca lingvoj estas pli bonaj se la studado de tiuj lingvoj antaŭas tiun de planlingvo, kiel prepara enkonduko[15].
  • 1970-1974: Eksperimento efektivigita de prof. István Szerdahelyi en Budapeŝto, Hungario[16][17][18]. Klaso de infanoj lernis unue Esperanton kaj poste, dispartiĝinte, lernis la rusan, la anglan, germanan aŭ francan. Liaj konstatoj estis, ke la rusan oni lernis je 25% pli sukcese ol se oni ne estis antaŭe lerninta Esperanton; la germanan je 30%, la anglan je 40% kaj la francan je 50%. Dokumentitaj studoj:
    • Marta KOVÁCS, Internacia didaktika eksperimento kvinlanda[mankas fonto]
    • Johano INGUSZ, Instruspertoj en esperantfakaj klasoj (en Hungario).[mankas fonto]
    • Günter LOBIN, Internacia Lingvo als Bildungskybernetisches Sprachmodell, p. 59.[mankas fonto]
  • 19751977: Internacia pedagogia eksperimento kun klaroj el 5 landoj (Belgio - Francio - Grekio - Germanio - Nederlando): 302 gelernantoj sekvis en siaj lokaj lernejoj kurson de Esperanto: 16 en Belgio, 45 en Francio, 90 en Grekio, 77 en (okcidenta) Germanio, kaj 74 en Nederlando. Dum fina semajno (1977) ili kuniĝis en Saint- Gérard (Mettet, Belgio) por kune sekvi kurson de Esperanto mem, sed ankaŭ kursojn en matematiko, geografio ("Eŭropo kaj Ni"), desegnado, kaj kune muziki kaj sporti en Esperanto. Tiu internacia eksperimento celis - montri la pli grandan instruefikecon kaj ekonomion de Esperanto-instruado kompare kun aliaj fremdaj lingvoj; - studi la influon de Esperanto sur plibonigita studado de la gepatra lingvo; - fari esplorojn pri la ebleco plibonigi legadajn kaj literumajn kapablojn ĉe infanoj, precipe tiuj, kiuj prezentas problemojn tiurilate; - esplori kiomgrade la lingva kompreno de Esperanto helpas al la infanoj pli facile lerni aliajn fremdajn lingvojn; - kiel Esperanto kontribuas al eŭropa edukado kaj humanisma internaciismo. Laŭ la opinio de la ne-esperantista belga ĝenerala inspektoro: "Esperanto estas la ĝusta baza lingvo por tiuj, kiuj planas studi aliajn fremdajn lingvojn." Pozitiva progreso estis farita en la evoluo al kompleta internaciigo. Cetere Esperanto montris sin taŭga instrumento por komuna reciproka kompreno kaj bonega veturilo por aliaj instruaj temoj. Dokumentita raporto de Helmut Sonnabend: "Esperanto, lerneja eksperimento"[16].
  • 1975-1983: esploroj sub la gvido de prof.dr. Helmar Frank de la Instituto pri Kibernetika Pedagogio de la Universitato de Paderborn, Germanio; eksperimentoj laŭ la modelo de la Lingvo-Orientiga Instruado (LOI). Vidu pli supre: Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) laŭ sciencaj esploroj en Paderborn, Germanio
  • 19831988: elementa lernejo 'Rocca" en San Salvatore di Cogorno (Cogorno, Italio)[21]: al gelernantoj inter 9 kaj 11-jaraĝaj (kiuj studis Esperanton), kaj gelernantoj inter 11 kaj14-jaraĝaj (kiuj studis la francan). Ĝi celis: - rapide provizi utilan instrumenton de lingva komunikado por tuja uzo (korespondado, internaciaj renkontiĝoj; - disponi pri facile komparebla modelo por pli efika instruado de la gepatra lingvo; - prepari praktikan bazon por posta studado de fremdaj lingvoj; - riĉigi la lernejan programon per pli vasta uzo de aliaj temoj. Laŭ la fina analizo, la infanoj spontanee interparolis pri diversaj temoj, ilia prononco estis ĝusta, ili foje renkontis gramatikajn kaj vortfaradajn erarojn, sed sen ĝeni la reciprokan komprenon. Komparante la rezultojn de la samaj studentoj en Esperanto kaj en la franca donis indikojn pri la lernoprocentoj por la du lingvoj. Komparinte la francajn ekzercojn de tiuj infanoj, kiuj antaŭe studis Esperanton, kun tiuj, kiuj ne ricevis tian preparan preparadon, montris indikojn pri la enkonduka valoro de la Internacia Lingvo[22].
  • 1993-1997: en la lernejo Gaetano Salvemini de Torino, Italio, oni eksperimentis pri Esperanto kiel "lingvo propedeŭtika al la studado de fremdaj lingvoj en la bazlernejo". Partoprenas tri klasoj. En la dua kaj tria jaroj la lernantoj lernis elementan Esperanton kaj uzis ĝin por internacie komuniki kun aliaj lernejoj. En la kvara kaj kvina jaroj unu klaso transiris al la studado de la angla kaj alia al tiu de la franca. Ekde la lernojaro 1994/95 tia ĉi eksperimentado estas rajtigita de la itala Ministerio pri Publika Instruado. La evaluado konfirmas la propedeŭtikan efikon de Esperanto-instruado al italaj infanoj por pli bona kaj pli rapida posta lernado de la franca kaj de la angla.
  • 19941997: Faculty of Education, Monash University, Victoria, Aŭstralio (Prof. Alan Bishop)[20]
  • 19942000: projekto EKPAROLU (Melbourne, Australio) al gelernantoj inter 9 kaj 11-jaraĝaj (kiuj studis Esperanton), kaj gelernantoj inter 11 kaj14-jaraĝaj (kiuj studis la francan). De la resumo pri la projekto:

"In 1994 the Government of the State of Victoria proposed that every primary school (6–12 yrs) should begin to teach at least one LOTE (Language other than English) for at least 2.5 hours per week... It was clear from Esperanto experiments in Europe that Esperanto helped learners make a good, quick start in learning their second European language. However no research had been done on whether the early learning of Esperanto helped with the later learning of East-Asian Languages. The situation unfolding in Victoria seemed to offer an ideal opportunity to do some research on that idea."

Ĝi celis esplori ĉu antaŭa studado de Esperanto helpus infanojn en la posta lernado de orientaziaj lingvoj (precipe la japanan). La konkludoj estis ke la Esperanto-lernantoj taksis la lernadon de LOTE (Language other than English - lingvo alia ol la angla) kaj ankaŭ la lernadon de Esperanton kiel unu el siaj plej ŝatataj fakoj. La atingo-nivelo de la lernantoj en Esperanto, taksita de la instruistoj (de 1 ĝis 5), estis impresa, ĉar 96% estis taksitaj 3,4 aŭ 5. Pri la motiviĝo de la lernantoj por LOTE-lernado, denove taksita de la instruistoj denove taksis ĝin de 1 ĝis 5, 86% de la lernantoj de Esperanto estis taksitaj 4 aŭ 5 kompare kun 55% de la neesperantistoj. Pri la parolkapablo de LOTE, neniu esperanta lernanto estis taksita malpli ol 3 en ĉi tiu kapablo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (germana) Cyril Brosch, Der spezifische Beitrag des Esperanto zum propädeutischen Effekt beim Fremdsprachenlernen (mit Schwerpunkt auf der Erwachsenenphase, Jahrbuch GIL 2017, Academie.edu
  • (germana) Helmar Frank / Günter Lobin (1998): Sprachorientierungsunterricht. Lingvo-orientiga instruado. München: KoPäd, 280 paĝoj. (Paralela teksto en la germana kaj en Esperanto)
  • (germana) Günter Lobin, Der propedeutische Wert von Plansprachen für den Fremdsprachenunterricht, (universitata tezo), Universitato de Paderborn, Institut für Kybernetik.
  • (germana) Günter Lobin: Ein Sprachmodell für den Fremdsprachenunterricht. Der propädeutische Wert einer Plansprache in der Fremdsprachenpädagogik (kun detala scienca analizo de sep - laŭ la aŭtoro tre malbone dokumentitaj - lernejaj eksperimentoj inter 1924 kaj 1988.
  • (itala) Reinhard Selten: "I costi della (non)comunicazione linguistica europea", ed. Esperanto Radikala Asocio, 1997, enhavas multajn studaĵojn (grava ĉe pp. 95-112), grafikojn kaj datumoj, pri metodo de Paderborn pp. 75-78 -- Ankaŭ angle: R. Selten: "The Costs of European Linguistic (non)Communication.", eld. Esperanto Radikala Asocio, 1997
  • (Esperanto) Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) Cele al rapidigo de la lernado de fremdlingvoj, Kibernetik-pedagogia teorio de la lingvo-orientiga instruado (LOI), magistrigha tezo che Akademio Internacia de Sciencoj, San Marino, 1996.
  • (itala) Esperanta traduko de studo Arkivigite je 2011-05-25 per la retarkivo Wayback Machine pri la lingvo internacia (nomita Esperanto) publikigita en Bollettino Ufficiale del Ministero della Pubblica Istruzione, (Oficiala Bulteno de la itala Ministerio pri Publika Instruado), n-ro 21-22, 25 majo - 1 junio 1995, pp 7-43.
  • (itala) Corsetti, R., La Torre, M. (1995), Quale lingua prima? Per un esperimento CEE che utilizzi l’esperanto, en Language Planning and Language Problems, 19, 1: 26-46.Corsetti, R., La Torre, M. (1995), Quale lingua prima? Per un esperimento CEE che utilizzi l’esperanto, en Language Planning and Language Problems, 19, 1: 26-46.
  • (Esperanto) Edward Symoens: Al nova internacia lingvopolitiko: La propedeŭtika valoro de Esperanto, Esperanto-dokumentoj 28-29 (1992), Universala Esperanto-Asocio.
  • (irlanda) Lian O'Cuire, An Cas do Esperanto, Esperanto-Asocio de Irlando, Dublin 1984, 5 p.
  • (germana) Wilhelm Sanke, Linguistische und sprachdidaktische Aspekte eines Sprachorientierungsunterrichts - Thesen und Fragen am Beispiel einer Plansprache. In: I. Meyer (Red.): "5. Werkstattgesprach- Interlinguistik in Wissenschaft und Bildung, Arbeitspapier n-ro 62", IfKyP. Paderborn: FEoLL GmbH, 1981, pp. 18-206.
  • (Esperanto) Judit Balogh, Rolo de Esperanto kiel pontlingvo por fremlingva instruado (hungare). Tezo por doktoreco en generala lingvistiko ĉe Universitato Eötvös Lorand, Budapest, 1979, 182 p.
  • (Esperanto) Ludovik Prebil, Internacia pedagogia eksperimento en 5 landoj (1-a regiono), revuo "Esperanto", n-ro 121, julio-aŭgusto 1972.
  • (franca) Szerdahelyi, I. (1966), Espéranto et propedéutique linguistique, Les langues modernes, 60/3: 23-27
  • (angla) Raif Markarian, The educational Value of Esperanto Teaching in the Schools, In: R. Schultz & V. Schultz (compilers) "The solution to our language problems" pp. 362-386, Bailieboro, Ontario, Esperanto Press, Canada, 1964.
  • (angla) Esperanto: a joke, or a serious option? (Esperanto, blago aŭ serioza opcio?), John C. Wells, University College London.
  • (Esperanto) Katalin Smidéliusz: Projektoj, eksperimentoj, propedeŭtika valoro (PDF, alirebla en la legejo de edukado.net nur post ensalutado !)
  • (angla) J. H. Halloran, A four year experiment in Esperanto as an introduction to French. In "British Journal of Educational Psychology", vol.22, n. 3, 1952 (nov.), pp. 200-204.
  • (franca) W. Perrenoud, Conférence International sur l'enseignement de l'espéranto dans les écoles, au secrétariat de la Société des Natios, du 18 au 20 avril 1920. Compte rendu sommaire en français. Genève.
  • (Esperanto) Antoni Grabowski, Esperanto kiel preparo al la lernado de lingvoj, en "Pola Esperantisto" 1908, n. 1, p. 48.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (it) Bollettino ufficiale de la Ministerio della Republica italiano, Romo, la 25-an de majo - la 1-a de junio 1995, n-ro. 21–22 raportas pri eksperimentoj.
  2. (de) Frank: Kybernetische Pädagogik, Band 6, p. 424-436).
  3. (de) E. Formaggio en revuo Humankybernetik, Band 30, Kajero 4 (1989), p. 141-151.
  4. Prof. Dr. Helmar Frank, "Das Paderborner Experiment zum Sprachenorientierungsunterricht" in the publication of the Hanns-Seidel Stiftung eV, Verbindungsstelle Brussel/Bruxelles e Günter LOBIN, Der propedeutische Wert von Plansprachen für den Fremdsprachenunterricht (magistereca tezo), Universität Paderborn, Institut für Kybernetik, Wartburger Strasse 100, D4790 Paderborn
  5. ekzemple L'esperanto dal punto di vista psicopedagogico
  6. Reports: Dr. Alexandra Fischer, Languages by way of Esperanto. "Eksperimento farita en Bishop Auckland (Britio) en la jaroj 1918–1921" en: Internacia Pedagogia Revuo, 1931.
  7. (en) Prof. Renato Corsetti, Universitato de Romo, ‘La Sapienza’, novembro 2005: Field studies, in: The Rationale of the Springboard Project, arkivita de la originalo pere de Waybak Maŝino, Internet Archive, la 22-an de februaro 2021.
  8. (en) Raporto de Edward Thorndike, Language Learning. Bureau of Publications of Teachers College, 1933, en: Helen S. Eaton, "The Educational Value of an Artificial Language." The Modern Language Journal, #12, paĝoj 87–94 (1927). Arkivita kopio de la orginalo, la 3-an de julio 2009.
  9. Helen S. EATON, An Experiment in Language Learning, in The Modern Language Journal Volume 19, Issue 1, pages 1–4, October 1934, in The Modern Language Journal Volume 19, numero 1, paĝoj 1–4, oktobro 1934
  10. J. H. HALLORAN (instruisto de pedagogio ĉe Universitato de Sheffield), "A four year experiment in Esperanto as an introduction to French". En "British Journal of Educational Psychology", vol. 22, n. 3, 1952 (nov.), p. 200–204.
  11. Raporto: Norman WILLIAMS (didaktika estro) Report on the teaching of Esperanto from 1948 to 1965. - El konkludoj: Infano povas lerni tiom da Esperanto dum ĉirkaŭ 6 monatoj kiom da franca dum 3-4 jaroj. (...) se ĉiuj knaboj lernus Esperanton dum la unuaj 6–12 monatoj de kurso de franclingvo, kiu dauras 4–5 jaroj[n], ili gajnus multe sen perdi ion".
  12. J. VILKKI, V. SETÄLÄ, La eksperimenta instruado de Esperanto en la geknaba mezgrada lernejo de Somero (Suomio); V. SETÄLÄ, Vizito al la eksperimenta lernejo en Somero, Finnlando.
  13. István SZERDAHELYI: "La didaktika loko de la internacia lingvo en la sistemo de lernejaj studobjektoj"
  14. (de) Günter LOBIN, Die Internacia Lingvo als Bildungskybernetisches Sprachmodell, p. 59.
  15. (en) Helen S. EATON, An Experiment in Language Learning, en: The Modern Language Journal Volume 19, Issue 1, paĝoj 27-30, oktobro 1934,
  16. 16,0 16,1 16,2 (eo) Sonnabend, G.H. (1979): Esperanto: lerneja eksperimento. Pisa: Edistudio
  17. (eo) Renato Corsetti pri la eksperimento, en: Ilona Koutny, "Abunda Fonto. Memorlibro omagxe al prof. Istvan Szerdahelyi", eld. ProDruk & Steleto, Poznan, 2009., 407 paĝoj.
  18. (eo) Szerdahelyi, Frank kaj Springboard: kion komunan ili havas?, Kontribuo prezentita dum la Simpozio "La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado", organizita en Krakovo, Pollando, la 23-an de julio 2009, de la Internacia Ligo de Instruistoj de Esperanto kaj la Fakultato de Interkulturaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz de Poznano.
  19. Marta KOVÁCS, Internacia Didaktika Eksperimento Kvinlanda; Johano INGUSZ, Instruspertoj en esperantfakaj klasoj (en Hungario)
  20. 20,0 20,1 20,2 (en) Prof. Renato Corsetti, Universitato de Romo, ‘La Sapienza’, novembro 2005: Field studies, in: The Rationale of the Springboard Project, arkivita de la originalo pere de Waybak Maŝino, Internet Archive, la 22-an de februaro 2021.
  21. (en) Study International Language (known as Esperanto) Commission, Interministerial Decree April 29/October 5 1993, Italia ministerio pri edukado, la 22-an de decembro 1993, arkivita Arkivigite je 2011-07-09 per la retarkivo Wayback Machine la 25-an de februaro 2021
  22. Dokumentita raporto de Elisabetta FORMAGGIO, Chiavari, Italio, "Lerneja eksperimento pri lernfacileco kaj transfero en la fremdlingvoinstruado",

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]