Metonimio
La metonimio (greke μετωνυμία, metonymía – nominterŝanĝo aŭ renomigo , latine metonymia, denominatio, transnominatio) estas stila parolfiguro de retoriko. Ĝi apartenas al la tropoj, la formoj de nerekta esprimo, kiu havas diferencon inter la laŭvorte dirita informo kaj la fakte celita enhavo.
La funkcio de metonimio plej simple priskribeblas en komparo al metaforo kaj sinekdoĥo.
La rilato inter la laŭvorte dirita informo kaj la fakte celita enhavo en metaforo baziĝas je fakta simileco – ekzemple "la hurlado de vento" (= en sono simila al la hurlado de besto aŭ homo) – kaj en sinekdoĥo estas rilato inter speciala ero kaj la ĝenerala tuto - "perlabori sian panon" (= perlabori la monon por ĉiaj personaj bezonoj, inter alie ekzemple la ĉiutaga pano). Kontraŭe en metonimio temas pri rilato de simila signifogrupo, aŭ de fakta ligiteco de la dirita kaj celita fenomenoj.
Oftaj formoj de metonimio estas:
- Kaŭzo esprimiĝas sed efiko celiĝas, ekzemple produktisto staras por produktaĵo, la nomo de verkisto por sia verko ("Necesus legi Zamenhofon"), aŭ inverse efiko esprimiĝas sed kaŭzo celiĝas ("bruo" anstataŭ "kverelo").
- Krudmaterialo esprimiĝas, sed produktaĵo celiĝas ("la fero" anstataŭ "la glavo").
- Ujo esprimiĝas, sed enhavo celiĝas ("eltrinki la glason") aŭ la ejo por aĵo troviĝanta tie ("Afriko malsatas": fakte la aŭ multaj afrikanoj, "Bruselo decidas": la institucioj de la Eŭropa Unio, aŭ epoko menciiĝas, sed celiĝas la tiam vivintaj homoj ("la mezepoko kredis je...").
- Posedanto esprimiĝas sed posedaĵo celiĝas, aŭ komandisto dum armeo aŭ popolo celiĝas ("Hanibalo konkeris Romon").
Se la rilato ankaŭ rigardeblas iugrade rilato inter parto kaj tuto, povas esti malsamopinioj ĉu pli temas pri metonimio aŭ sinekdoĥo. Krome povas ekzisti kombino inter metonimia kaj metafora anstataŭigo, se ekzemple eco de persono uziĝas metonimie por la homo de tiu eco kaj same uziĝas metafore por funkcioj de tiu homo aŭ por abstraktaĵo reprezentata de ĝi ("krono kaj tiaro" por la institucioj de imperiestro kaj papo). En la lingvistiko la kuna uzado de metonimio kaj metaforo foje nomatas "metaftonio" (Metaphtonie, Jan Goosens).
Literaturo [redakti]
- Marc Bonhomme: "Le discours métonymique". Eldonejo Lang, Frankfurto-ĉe-Majno [kaj aliaj] 2006 (= Sciences pour la communication, 79), ISBN 3-03910-840-9
- Krzysztof Kosecki: "Perspectives on Metonymy: Proceedings of the International Conference “Perspectives on Metonymy”, held in Łódź, Poland, May 6–7, 2005" Eldonejo Lang, Frankfurto-ĉe-Majno [kaj aliaj] 2007 (= Łódź Studies in Language, 14), ISBN 0-8204-8791-0
- Beatrice Warren: "Referential Metonymy". Eldonejo Almqvist & Wiksell, Stockholm 2006 (= Scripta minora Regiae Societatis Humaniorum Litterarum Lundensis, 2003/04, 1), ISBN 91-22-02148-5