Bronzflugila jakanao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Metopidius indicus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bronzflugila jakanao

Ĝiaj piedfingroj estas adaptitaj por piedirado sur flosanta vegetaĵaro
Ĝiaj piedfingroj estas adaptitaj por piedirado sur flosanta vegetaĵaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Jakanaedoj Jacanidae
Genro: Metopidius
Wagler, 1832
Specio: M. indicus
Metopidius indicus
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bronzflugila jakanaoIndika jakanao, Metopidius indicus, estas specio de birdo, nome jakanao de la familio de jakanaedoj. Sed tiu specio ne estas membro de la genro Jacana, kiu estas la plej elstara genro de la familio, sed estas la ununura membro de la genro Metopidius.

Grupo[redakti | redakti fonton]

La jakanaoj estas grupo de birdoj propraj de humidejoj, kiuj estas facile rekoneblaj pro siaj grandaj piedoj kaj longegaj fingroj kiuj ebligas ilin piediri sur flosebla plantaro en neprofundaj lagoj kiuj estas ilia preferata medio. Ili estas troveblaj tutmonde en la tropika zono.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Bronzflugila jakanao reproduktiĝas en Barato kaj sudorienta Azio. Ĝi estas nemigranta specio escepte pro porsezona disiĝo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas facile videblaj kaj nekonfuzeblaj birdoj. Ili estas ĉirkaŭ 29 cm longaj, sed la inoj estas iom pli grandaj ol la maskloj, kiel taŭgas ĉe specio kie la masklo estas kiu respondecas pri familio. Ili estas ĉefe nigraj kun dorso kaj flugiloj brunaj. Ĉe dorse kaj ĉe subaj kolo kaj brusto la specio montras metalajn brilojn kiuj nomigas la specion. La vosto estas ruĝa. Krom tio tiu specio diferencigas facile de la jakanaoj de la genro Jacana pro ties blanka rimarkinda strio kiu iras de super la okulo ĝis la nuko. La flava beko iĝas eta ruĝa ŝildo ĉe la bazo kiel en aliaj jakanaoj kaj en galinoloj, sed estas multe pli larĝa ĉe bazo malkiel en la aliaj jakanaoj de genro Jacana. La kruroj kaj longegaj fingroj estas grizaj.

Junuloj havas brunajn suprajn partojn, sed la subaj estas blankaj kun pala tutkolo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Bronzflugila jakanao manĝas insektojn kaj aliajn senvertebrulojn plukitajn el inter flosanta plantaro kaj el la akvosurfaco.

Ties voĉo estas fajfa pepado sik-sik-sik per alarma similaspekto.

Se tiuj birdoj estas ĝenataj, ili preferas kaŝi sin per mergado. La masklo povas porti idojn inter la flugiloj kaj la korpo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La ino demetas kvar nigromarkitajn brunajn ovojn en flosanta nesto. La maskloj kiel en aliaj vadbirdaj familioj kiel ĉe la falaropoj, respondecas pri kovado. La ino pariĝas antaŭ eloviĝo kun kelkaj maskloj, sed plie kun tiu kiu ricevos la demetadon en ties nesto; tiele la masklo certas, ke la idoj estos probable vere liaj kaj la ino certiĝas, ke la masklo bone zorgos la idojn ĉar foje la maskloj kiuj ne pariĝis sufiĉe detruas tiun demetadon.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Mezuroj (laŭ Rasmussen kaj Anderton, 2005)

  • Longo 280-310 mm
  • Enverguro 150-197 mm (maskloj 150-180 mm , inoj 167-187 mm)
  • Beko el pinto ĝis finto de fronta ŝildo 34-46 mm (plenkreskuloj) 32-38 (junuloj)
  • Tarsus 61-76 mm
  • Vosto 40-52 mm

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Oni vidu ankaŭ Cikonioformaj, ĉar influa Sibley-Ahlquist taksonomio konsideras jakanaedojn en tiu ordo.