Metra tempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Metra tempo estas la mezuro de tempo intervalo uzanta la metran sistemon, kiu difinas la sekundon kiel bazo de la tempounuo kaj obloj kaj malobloj unuoj formitaj de metraj prefiksoj, kiel kilosekundoj kaj milisekundoj. Ĝi ne difinas la tempon de la tago, ĉar tion difinas multaj temposkaloj, kiuj povas esti bazitaj je metra difino de la sekundo. Aliaj tempomezurunuoj, kiel minuto, horo kaj tago estas akceptitaj por uzo kun la moderna metra sistemo, sed ne kiel parto de ĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiam enkondukiĝis la metra sistemo en Francujo en la jaro 1795, ĝi rilatis al unuoj por longo, areo, seka kaj likva volumeno, pezomaso kaj eĉ mono, sed ne por tempo. Dekuma tempo por tago enkondukiĝis en Francujo du jarojn antaŭe, sed estis flankenpuŝita kiam la metra sistemo enkondukiĝis kaj ne sekvis la metran modelon de baza unuo kaj prefiksitaj unuoj. James Clerk Maxwell kaj Elihu Thomson (pere de la British Association for the Advancement of Science - BAAS, brita asocio por antaŭenigo de scienco) enkondukis la CGS (sistemon de unuoj por centimetro, gramo kaj sekundo) en 1874, por enkonduki poste elektrajn kaj magnetajn metrajn unuojn laŭ la rekomendo de Carl Friedrich Gauss en 1832.

La eferemerida sekundo (difinita kiel 1/86400 de komuna suna tago) fariĝis unu el la originalaj bazaj unuoj de la moderna metra sistemo, aŭ internacia sistemo de mezurunuoj, ĉe la deka ĝenerala konferenco pri pezoj kaj mezuroj en 1954.

La SI-sekundo estis poste pli precize difinita kiel la daŭro de 9.192.631.770 periodoj de la radiado korespondanta al la transiro inter du hiperfajnaj niveloj de la baza stato de cezio-133-atomo.

Alternativaj unuoj[redakti | redakti fonton]

Multaj proponoj ekzistis por alternativaj bazaj unuoj de metra tempo. La 28-an de marto 1794 la prezidanto de la komisio, kiu evoluigis la metran sistemon, Joseph-Louis de Lagrange, proponis en raporto al la komisio la vortojn déci-jour (dekumtago) kaj centi-jour (centotago).[1]

Bazaj unuoj ekvivalentaj al dekumaj dividoj de la tago, kiel 1/10, 1/100, 1/1000 aŭ 1/100.000 tago aŭ aliaj dividoj de tago, kiel 1/20 aŭ 1/40 day, estis proponitaj kun nomoj kiel tick, meck, chi, chron, moment, ktp., kaj oblaj kaj onaj unuoj formitaj el metraj prefiksoj. Tiaj alternativaj unuoj tamen ne gajnis akcepton, plej ofte simple pro manko de familiareco.

Modifita sekundo = 1/100.000 de tago = 0,864 s povus esti valida alternativo.

Ĉia redifino de sekundo tamen kreus konflikton kun io alia bazita je ĝia antaŭa difino. Alia unuo por tempo, pli familiareca ol aliaj proponoj povus esti, 14,4 minutoj, tio estas pli mallonga kvaronhoro, aŭ centitago kiel proponita de Lagrange. La centitago estis uzata en Ĉinujo (nomata Ke en la ĉina) dum miloj da jaroj.

En la 19-a jarcento M. J. de Rey-Pailhade proponis uzi la centitagon, mallongigitan al , dividitan je 10 decicés, 100 centicés, 1000 millicés.[2] kaj 10.000 dimicés.[3][4]

En 1897 la komisio pri dekumigo de la tempo (france: Commission de décimalisation du temps) estis kreita de la franca Bureau des longitudes, kies sekretario estis la matematikisto Henri Poincaré. La komisio proponis igi la horon la bazan unuon de metra tempo, sed la propono ne estis akceptita kaj estis fine forlasita..[5]

Alternativa signifo[redakti | redakti fonton]

Metra tempo estas foje uzata en la signifo de dekuma tempo. Metra tempo rilatas al la mezuro de tempointervaloj, sed dekuma tempo al la horo de la tago. La kutima horo de tago estas difinita de diversaj temposkaloj kiel UTC, kiuj nun estas kutime bazitaj je dekumaj temposkaloj por indiki la horon en la tago laŭbaze de tiuj alternativaj unuoj. Aliaj proponoj nomataj metra tempo rilatas nur al dekuma tempo, kaj tial ne estas vere metraj.

La franca dekuma tempo estas foje nomata metra tempo, ĉar ĝi estis enkondukita pli-malpli samtempe kun la metra sistemo kaj ambaŭ estis dekumaj, sed ĝi ne estis parto de la dekreto kreinta la originalan metran sistemon, kaj ĝiaj unuoj estis nomataj horo, minuto kaj sekundo, anstataŭ uzo de metraj prefiksoj. Aliaj dekumaj temposistemoj, kiel ekzemple la Swatch-interreta tempo ne estas konsiderataj metra tempo.

Problemoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa problemo de metra tempo estas la unuoj. La internacia sistemo de mezurunuoj evoluigis nur SI-prefiksojn rilate al 10 unuoj potencaj en ambaŭ obla kaj ona direkto. La tri unuaj obloj uzeblus en metra temposistemo; tio estas 101 (dekasekundo = 10 sekundoj), 102 (hektosekundo = 100 sekundoj; 1.666 minutoj) kaj 103 (kilosekundo = 1 000 sekundoj; 16.666 minutoj). Tamen la kvara valoro laŭ la SI-unuoj estas 106 (megasekundo = 1.000.000 sekundoj; 16.666.666 minutoj; 277.777 horoj; 11.574 tagoj). Sekvita de 109 (gigasekundo = 1.000.000.000 sekundoj; 16.666.666.666 minutoj; 277.777.777 horoj; 11.574.074 tagoj; 31.689 jaroj); tio estas relative neefika unuo por mezuri homan tempon aŭ vivon.

Por ke tia prefikso-sistemo funkciu rilate al metra tempo, SI-unuoj kaj prefiksoj necesus por la 4-a kaj 5-a potencoj. Nur tiel metra tempo estus facile uzebla por homa tempo kaj vivo. Tio povus esti:
104 sekundoj (10.000 seconds; 166,6 minutoj; 2,777 horoj)
105 sekundoj (100.000 sekundoj; 1.666,6 minutoj; 27,77 horoj; 1,157 tagoj)

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Metra tempo foje troveblas en sciencfikcia literaturo. En la novelo A Deepness in the Sky (Profundeco en la ĉielo) de Vernor Vinge, la kulturo Qeng Ho estas priskribita uzanta metrajn unuojn kiel kilosekundojn kaj megasekundojn por ĉia tempomezurado.

La noveloj Accelerando kaj Glasshouse de Charles Stross uzas metran tempon diverse, inkluzive de kilosekundoj, megasekundoj kaj megajaroj. En la dua kazo, homoj vivas ĉirkaŭ brunaj nanoj sen ajna konekto al la sunsistemo, kie estiĝis fruaj temposkaloj. En Glasshouse roluloj uzas kilosekundojn, meg-ojn kaj tiel plu por priskribi diversajn tempoperiodojn.

The Risen Empire de Scott Westerfeld uzas metran tempon por mezuri tempon ene de imperio, kiu etendiĝas sur multaj stelsistemoj.

En la televida serio La Simpsonoj, en la epizodo They Saved Lisa's Brain (Ili savis la menson de Lisa) Seymour Skinner diras, ke danke al la urbo staranta sub kontrolo de Mensa la urbaj trajnoj ne nur alvenas kaj foriras je ĝusta tempo, sed laŭ metra tempo, dum li rigardas analogan horloĝon kun la nombroj 1 ĝis 10 (kiu indikas dekuman tempon.[6]

Malferma sceno de la filmo Metropolis (1927) de Fritz Lang vidigas metran horloĝon kun dek nombroj anstataŭ dek du, montranta la plibonigitan efikon de la estonta industria socio.

Kanto de la muzikalbumo Veni Vidi Vicious (2000) de la sveda bando The Hives titoliĝas The Hives - Introduce the Metric System in Time (Enkonduko al la metra temposistemo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]